| André ( @ 2005-01-05 02:16:00 |
| Current mood: | |
| Current music: | Sektion Kuchikäschtli - Klartext |
| Entry tags: | esperanto |
[eo] La Internacia Seminario '04/'05 en Wetzlar
Do, hieraŭ mi revenis de la 48ª IS en Wetzlar, Germanio. Kiel vi verŝajne jam scias, la IS estas ĉiu-jara Esperanto-renkontiĝo, kiu ĉiam okazas ie en Germanio inter la 27ª de decembro kaj la 3ª de januaro. Tiu estis mia dua IS kaj mia tria renkontiĝo generale. Do, lasu min rakonti...
LUNDO, 27ª Dec. '04
Lundon je la deka, mi renkontiĝis kun David Möbius (alia esperantisto) kaj sia malbonfartantaspektanta rato en la Lepsika stacidomo. Ni havis kelkajn problemojn aĉeti la biletojn por la vojaĝo al Halle, ĉar la aŭtomato ne funkciis, sed la kontrolisto en la trajno lasis nin veturi ankaŭ kun la malĝusta bileto. Ni alvenis en Halle, kie Christian (aŭ Kristjan') kaj sia koramikino Theresa (aŭ Resi) kunprenis nin en ilia aŭto. Ĉirkaŭ 4½ horoj poste, ni alvenis en Wetzlar, kie ni enŝarĝis
timwin kune kun sia klavaro en la aŭton. Tro plena por movi, ene, sed ni ja jam baldaŭ alvenis al la junulargastejo de Wetzlar.
Estis amuze por Timwi, ke mi jam konis preskaŭ ĉiun tie, sed ekzistas ja veraj regulaj gastoj, mi diru. Ni venis al la akceptejo por registri nin kaj — ho mirakle — mi nur devis pagi la prezon de mia aliĝo kaj ne pli multe. Mi ankaŭ revidis
Robert Weemeyer, Dave Blair,
Gunnar R. Fischer, Antonia Petschat, Eric Rademacher kaj
Carolin Verena Hötzl tie. Mi ricevis okopan ĉambron kun Timwi. Niaj aliaj kunloĝantoj estis la longbarba Gunther, la granda Daniel kun sia malgranda koramikino Joanna, kiuj ĉiuj estis germanaj, tiam alia germano, nome Andi kaj rusino kun la nomo Galina. Ho jes, kaj ankaŭ Dmitri, la nederlandano.
Vespere okazis la inter- kaj rekonaj ludoj. Infanaj sed tamen amuzaj, kiel lastjare. Kaj ankaŭ helpantaj por enmemorigi la nomojn de la aliaj esperantistoj. Post tiu, Timwi kaj mi amuziĝis multe parolante pseŭdo-nederlandan kun kelkaj nederlandoj.
MARDO, 28ª Dec. '04
Ni dormis longe kaj lasis la matenmanĝon forpasi. Tiu estas kutima afero dum la IS. Kaj post la tagmanĝo, Timwi kaj mi iris al prelego pri la subtitolado kaj traduko de ruslingvaj filme en Esperanto. Ni rigardis mallongan parton de iu subtitolita filmo, sed ĉar mi havis malbonan sidlokon, mi ne povis legi la subtitolojn, do mi foriris...
Mi ne plu rememoras, kion mi faris poste, verŝajne Timwi kaj mi travidis la vendendajn librojn, parolis kun aliaj esperantistoj, ludis kartludojn aŭ ion ajn. Estis ankaŭ belga-rusa paro kun 6-jara Pjotr, kiu eĉ parolis iomete da Esperanto, kvankam la gepatroj ne lernigis ĝin al li. Mi ne certas, ĉu la rusino vere estis lia patrino, ĉar oftege alia virino (iomete pli juna, okulvitroj, ege dolĉa laŭ mi) ludis kun li.
Nu, ĉiuokaze, antaŭ la vespermanĝo nia dua prelego estis "Vivi en fremda kulturo: Ĉinio" de iu, kiu estis tie por iom da tempo. Li montris al ni multe da fotojn kaj rakontis pri sia tempo tie.
Je la vespero okazis koncerto de la famega esperantlingva ska-grupo Esperanto Desperado. Mi dirus ke ili estas mia plej ŝatata esperanta muzikgrupo. Bedaŭrinde la ĉefkantisto, Kim, ne povis veni, do alia bandano kantis. Malfeliĉe li vere ne estis bona kantisto, mi diru. Do mi estis iomete elrevigita. Sed ili ankaŭ ludis "Grava" — la kanton, pri kiu mi unufoje faris paroladon en mia angla klaso.
MERKREDO, 29ª Dec. '04
Mia tago komencis per interesa prelego pri la fi-planlingvo Ido, poste sekvis la tagmanĝo, dum kiu mi renkontiĝis 3 knabinojn (eĉ pli juna ol mi, t.e. 16 ĝis 17) el Germanio, kun kiu mi pasigis multe da tempo. La unua estis Alica, kiu havis 17 jarojn kaj jam povis paroli ĉirkaŭ 7 aŭ 8 lingvojn. Mi ne scias kiel bone ŝi parolas ilin, sed ŝajnas ke ŝi vere estas lingva geniulo. Igis ŝin eĉ pli simpatika al mi. Amikino de Alica estis Nadine el Svislando. Devus esti la unua gesvislandano, kiun mi ekkonis. Nadine estis ege interesa knabino, ĉar ŝi ja povis paroli la svisgermanan (sed ne nur pro tio), kvankam ŝi parolis flue la altgermanan sen akcento. Ĉiam kiam ni ambaŭ havis tempon, mi detale eldemandis ŝin pri sia akcento kaj faris kelkajn konjugacitabelojn de la verboj "sii", "wærde", "hå", "wölle" kaj "gå". Mi ankaŭ eldemandis de Nadine la personajn pronomojn kaj la numerojn ĝis 19. Estis ege amuze por ni, kaj Timwi faris la saman kun sia kaj Alica-a akcento de "Ruhrdeutsch". Nadine ja vere estis ege afabla ankaŭ... mi vere bedaŭras ke mi ne povis kunpreni ŝin hejmen. :(
Mi ankaŭ parolis kun Barbara Hee, kiu estis en Bangladeŝo kaj la malajalam-kaj-tamil-parolanta parto de Hindio unufoje. Ŝi tre ĝojis ekkoni min, ĉar ŝi ŝajne pensis ke ŝi estus la sola lingvofrenezulino. Barbara ankaŭ kolektas vortarojn, same kiel mi, sed ŝi ne havas tiom multe. Tre interesa homo, ĉiuokaze. :)
Antaŭ la tagmezmanĝo, Timwi kaj mi partoprenis kazedekzercojn kun Gunther. Ne estis facila, tio. Dum la vespero okazis teatraĝo de Teatra Trupo de Tuluzo, sed mi ne estis tie. Mi forgesis kion ekzakte mi faris. Verŝajne je tiu vespero montriĝis la japanlingva esperante subtitolita filmo "Mia Nejbaro Totoro" (となりのトトロ).
ĴAŬDO, 30ª Dec. '04
Tiu ne estis bela tago por mi. Timwi kaj mi ne partoprenis la tuttagan ekskurson al Marburg, do ni decidis ludi la Kambriĝan Maŭ-on kun iuj voluntuloj. Mi ne fartis bone, mi havis grandegajn problemojn fokusi dum la ludo kaj antaŭe. Mi ja eĉ diris al Nina Pagel (komenanta esperantistino) ke mi sentis iomete pra-epileptika... do, post nia kartludo, mi iris supren por enlitiĝi min, kaj tiam ĝi okazis! Sur la steparoj, mi suferis epileptikan atakon kaj rekonsciiĝis ne antaŭ ke mi estis en la malsanulejo: Iu ŝajne trovis min tremanta sur la steparo, oni alvokis la doktorojn, Dave alvokis mian patrinon kaj Timwi iris al la malsanulejo kun mi kaj la doktoroj. Mi ne havis gravajn lezojn, nur vundo je la kapo, kubuto kaj mia dekstra mano. Kaj mi bitis miajn lingajn flankojn. Tamen, la kuracistoj donis al mi infuzion kaj forprenis iom da sango de mi. Mi devis resti en malsanuleja ĉambro kune kun du maljunaj viroj. Terure, la unu jam estis senila kaj debila. Mi ne bone dormis nokte, sed feliĉe la sekvantan tagon je la naŭa aŭ deka alvenis la neŭrologisto, kiu ekzemenis min kaj diris ke mi forlaseblus. Do oni vokis Dave, kiu (mal)baldaŭ venis por preni min reen al la junulargastejo.
VENDREDO, 31ª Dec. '04
Dum la tagmanĝo mi revenis el la malsanulejo kaj multe da homoj demandis pri mia bonfarto. Mi ne rememoras, kiun mi ekzakte faris je tiu tago. Verŝajne mi ankoraŭfoje pasigis tempon kun Nadine kaj sia amikino Barbara, Alica, Timwi kaj Heidrun, mi ne scias.
Sed je la sepa vespere la silvestra bufedo komencis, kaj poste sekvis la silvestra balo. Iom da homoj estis vestitaj, sed ne mi. Ĉu estis je tiu tago aŭ je la sekvonta, kiam ni bambumis en la diskejo? Mi ne certas... Sed meznokte, dum la jarŝanĝo ni ne 250-ope nombris la sekundojn. Ni nur tintigis la glasojn kaj ĉirkaŭbrakis nin. Lastjare estis multe pli eventriĉa.
Pli poste, mi iomete parolis kun Martin el Slovakio. Li ŝajnas esti iomete ĥronofila aŭ almenaŭ horloĝamanta — mi parolis pri brakhorloĝoj preskaŭ unu horo! Sed li kantis la π-kanton por Timwi kaj mi, en Esperanto kaj la slovaka. Kiel diri "geek" en Esperanto? ;)
SABATO, 1ª Jan. '05
Mi rememoras, ke mi dormis ĝis la 14ª kaj poste ellitiĝis. Mi ne partoprenis la novjaran promenon, kaj mi tute ne povis rememori kion mi faris dum la tago... hehe, malbonega memorkapablo, mi bedaŭras. Mi kredas ke mi parolis kun Nadine, Barbara kaj Alica, ankoraŭfoje. Krokodilis, mi diru... mi ja fakte planis entute ne paroli la germanan dum tiu-ĉi IS, sed mi ne sukcesis. Mi krokodilis malmulte ol lastjare, sed tamen mi faris tion. Kaj mi aĉetis kelkajn esperantlingvajn librojn:
a) 5000 Jaroj de Ĉinio (kiun mi povus uzi en mia studado)
b) Vortoj de la Prezidanto Maŭ Zedong (mi ne certas ĉu ĉi-tiu estas la "Maŭ-Biblo")
c) Słownik esperancko-polski (esperanta-pola vortaro)
d) Esperantsko-slovenský slovník (ambaŭflanka slovaka-esperanta vortaro)
Dum la novjara koncerto, kelkaj homoj kantis aŭ ludis instrumenton. Timwi, mi kaj kelkaj aliaj homoj kantis la esperantan himnon "La Espero" kiu ŝajne plaĉis al la homoj.
Cetere, iu de la neesperantoparolanta junulargastejestro algluis afiŝon al unu trinkaĵaŭtomaton: "MASCHINO KAPUTTI - malinserto moneto! Kapito?" - tio estis ege amuza. :)
DIMANĈO, 2ª Jan. '05
Post la maten- kaj tagmanĝo, Timwi, Alica kaj mi iris al la lasta kurso de Toki Pona (de Oleg / jan Eliki). Estis tre interesa, denove. Poste Nadine ankoraŭfoje lernigis al mi la svisgermanan kaj mi komencis paki mian poŝon. Post tio, Timwi devis reiri hejmen. Tiam la Internacia Vespero (la "internácia véspero", kiel Karulin' ŝerce diris) komencis. Denove mi ne povas rememori kion ekzakte okazis. Ĉu iu povus helpi mian memoraĉon, bonvole?
LUNDO, 3ª Jan. '05
Nu, mi ankaŭ ĉi-nokte ne dormis, mi babilis kun Martin kaj aliaj homoj en la gufujo, kaj oni al mi montris ege interesan manludon kun trinkaĵujoj. Mi devegas lernigi ĝin al miaj geamikoj! Poste, Sascha, Eric, Barbara, Nadine, iu dano, kaj Sascha ludis interesan ludon kie oni devis morti la aliajn palpebrumante. Iomete pli poste ni finfine povis matenmanĝi. Verŝajne pro mia superuzado de sukero mi ne iĝis dormema.
Je la deka, Kristjan', Resi, kaj iu, kies nomon mi forgesis, veturis hejmen al Halle. Mi tradormis preskaŭ la tutan tempon. Tielmaniere finiĝis mian tempo je la IS.
Germana traduko sekvos morgaŭ aŭ iam...
Deutsche Übersetzung folgt morgen oder irgendwann...