Se la cerbo volas Mia verŝajne plej lasta projekto por la
Germana Esperanto-Junularo estas la verkado de Esperanto-kulturbroŝuro. Mi jam finis la tekston
antaŭ monatoj, kaj nun Benno Frauchiger de
JES pretigis la unuan korektendan versio. Kelkajn etajn erarojn kaj plibonigendajn detalojn mi jam rimarkis, sed krom tio mia unua impreso estas tre pozitiva. Kiom agrabla surprizo ke tiu projekto post monatoj da atendado kaj stagno tamen atingis tian staton! Se la broŝuro vere presiĝos (mi daŭre restu plu dubema - mi jam tro ofte havis negativajn spertojn!), tiam tio estos digna verko por fini mian aktivulan "karieron" en la junulara movado. Finfine Esperanto-muziko ricevos la pozicion en informado, kiun ĝi meritas.
Personecaj testoj ("Kiu XY vi estas?") tre popularas inter posedantoj de retaj taglibroj. Lastatempe mi ekkonis plurajn interesajn tra
sonjaaa, kiu regule publikigis la rezultojn. Mi iom hezitas fari same, ĉar plej ofte ili ne ŝajnas al mi tiom interesaj por aliaj personoj. Sed jen amuza escepto...
( Kial mi estas kaj ne estas Sudafriko ) Current Mood:
lonelyCurrent Music: The Police - Every little thing she does is magic