| DJ Kunar ( @ 2003-09-30 21:46:00 |
| Current mood: | |
| Current music: | Persone - Pli ol nenio |
Kaj postlasis li / je chiu trajnstaci' / pecon de sia malghojo
Mia lasta tago kiel studento.
Mi eltrovis ke mi verŝajne denove mistaksis situacion kaj personon... mi estas tipa viro, mi tute ne kapablas kompreni aferojn kiujn oni ne rekte diras al mi. Sed neniu kaŭzo por zorgi, mi pli kaj pli alkutimiĝas al tio...
Se mi iam finos duan albumon, mi nomos ĝin "Носталгиа". (Kompreneble mi uzos latinan alfabeton, sed en mia taglibro mi foje ŝatas skribi vortojn alimaniere...) Tiu ideo hieraŭ hazarde venis al mi. La spontaneaj pensoj, kiujn mi fiksis, poste ofte montriĝis tre interesaj. Mi venas el planema kaj organizema socio, al kiu mankas spontaneeco, sekve mi devas eluzi ĉiun taŭgan ideon, kiu subite kaj ŝajne el la nenio venas al mi.
Tia titolo solvos gravan problemon: Mi havas multajn verkojn ankoraŭ en projekta fazo, kaj mi ilin komencis jam antaŭ jaroj! Se mi do iam finos ilin, la muziko eble sonos iom malnove kaj malmode. Sed per titolo kiu ĉiukaze alludas la pasintecon, tio ne estas problemo... tre liberiga penso, kiu malblokis mian menson.