Home
La vivo de Kunar
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends]

Below are the 20 most recent journal entries recorded in DJ Kunar's LiveJournal:

    [ << Previous 20 ]
    Wednesday, July 2nd, 2008
    11:22 pm
    Sed ŝi batadis min brutale
    Unu el la kuraĝigaj reagoj, pro kiuj mi daŭrigas mian muzikan taglibron kaj kiujn mi menciis pli frue, alvenis la 3an de januaro ĉijare. Carsten Kindermann, la eksbasisto de "La Mondanoj", alskribis min! Li estis trovinta mian enskribon pri la ĉena influo de Sweet tra La Mondaoj al Dolchamar. Li rekte konfirmis mian supozon kaj aldonis kelkajn pliajn detalojn: "Ballroom Blitz" estas laŭ li unu el la plej bonaj kantoj, kiujn Sweet publikigis. La Mondanojn inspiris la enkonduko, ĉar ties drumo tiom kongruis al la ritmo de la kanto "Muskola belulino".

    Carsten ege ĝojis pri tio, ke la kanto de "La Mondanoj" siavice influis Esperanto-muzikistojn kaj postlasis ŝpurojn en la reto. Krome li esprimis sian kontentecon pri tio, ke daŭre homoj faras Esperanto-muzikon kaj ke "Ĉu vi pretas?" iĝis ĉiutaga frazo inter junaj esperantistoj.

    Gajigas min, kiam mi sukcesas ellogi sekretojn de muzikistoj, tiel ke la jenaj malkaŝas malpli konatajn faktojn kaj kadrajn informojn pri sia aktiveco. Bedaŭrinde apenaŭ haveblas informoj pri Esperanto-rokbandoj el la 1980aj kaj 1990aj jaroj, se tiuj faris nur mallongan karieron. Jen ĉio, kion mi ĝis nun trovis pri "La Mondaoj":

    Kompreneble ekzistas artikolo en la Vikipedio. En la diskuto de la artikolo, Arno Lagrange mencias, ke Carsten Kindermann iam veturis 2000 km per motorciklo por viziti lin. Tiam li kunportis kasedon kun kvar kantoj de La Mondanoj. Tio signifas, ke la kutima opinio, ke ekzistas nur unu surbendigita kanto, ne ĝustas! (Tion ekzemple mencias teksto en la akompana libreto de Vinilkosmo-kompil', kaj pli apenaŭ iu scias.)

    De la Vinilkosmo-kompil' 1 el la jaro 1995 (VKKD1) aperis kvar kantoj en la interreto, i.a. ankaŭ "Muskola belulino": Ĝi troveblas ekzemple en la listo de kantoj aperintaj sur kompiloj kaj la listo de esperantlingvaj kantoj ĉe musicexpress.com.br. Bedaŭrinde ne klaras, ĉu la nomo de alia membro ĝuste skribiĝas Aaron König aŭ Aaron Koenig. "Aaron Köenig", kiel legeblas ĉe musicexpress.com.br, certe estas erara!

    La reta radioprogramo "La Roko" el Urugvajo unufoje raportis pri Esperanto-muzikgrupoj, kiuj nur surbendigis malmultajn kantoj. Interalie menciiĝas "La Mondanoj" kaj ilia verko "Muskola belulino" estas aŭskultigita. Jen la paĝo kaj la MP3-dosiero de la elsendo.

    Aparte interesa estas la mencio en la libro "Esperanto - la interkultura sperto" de Ulrich Matthias ("Esperanto - das interkulturelle Erlebnis"). La aŭtoro, kiun mi konas delonge, lernis Esperanton meze de la 1980aj jaroj. En la libro li rakontas sian vojon al Esperanto kaj sian unuan renkontiĝon. Grava epizodo estas aranĝo en kastelo Gresijono (Grésillon) en Francujo inter la 25a kaj la 31a de aŭgusto 1986. Interalie tie legeblas sur paĝo 15:

    "Ankaŭ la kantado de Esperanto-kantoj denove plaĉis al mi; ĉifoje eĉ koncertis vera Esperanto-rokgrupo: Tri junuloj el okcidenta Berlino, kiuj nomis sin "La Mondanoj", ravis la partoprenantojn." (origine germanlingva, traduko de mi)

    Kadre de la 16a konferenco de la Socio por Interlingviko (GIL) en Berlino, Fritz Wollenberg parolis pri sia libro "100 jaroj da Esperanto en Berlino" ("100 Jahre Esperanto in Berlin"). Sur paĝo 176 aperas "La Mondanoj" kun foto.

    Dum la pasintaj jaroj mi lernis, kiom gravas, skribe fiksi scion pri Esperanto-artistoj. Se oni ne faras tion ĝustatempe, ĝi simple malaperas kun la homoj.

    Current Mood: content
    Current Music: Duffy: Mercy
    Tuesday, July 1st, 2008
    10:55 pm
    Armeo de sep nacioj ne povus reteni min
    Vendrede vespere mi veturis al la doktoriĝa festo de Sebastian. Estis la unua fojo, ke mi venis al mia iama studurbo ekde silvestro 2006/07 dum la 50a Internacia Seminario (IS). La aranĝo okazis en la gastejo "Lötlampe", kie ankaŭ estis eta spaco por muzikgrupo. Sebastian invitis tre multajn homojn, kun kiuj li regule muzikas. Tial diversaj grupoj faris koncerteton. Ankaŭ La Kuracistoj prezentis kelkajn kantojn:


    1. La Kuracistoj: Westerland

    2. La Kuracistoj: Junula amo

    3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly

    4. La Kuracistoj: Sen vi

    5. La Kuracistoj: Ne plu

    6. La Kuracistoj: Vi volas kisi

    7. Amplifiki: Mi kaj ŝi

    8. Esperanto Desperado: Ska-virino



    Denove ĉeestis nia akompana kantistino. Bedaŭrinde ni devis ellasi la malrapidajn kantojn Duona amkanto kaj Por ĉiam pro tempomanko. Sed tamen la vespero estis granda sukceso rilate al la muziko kaj kun tre bona etoso! Kelkaj homoj demandis pli detale pri Esperanto.

    Krome mi havis la eblon, sperti la ĵazgrupon de Sebastian la unuan fojon kun la gitaristo. Ili ludis eĉ pli bone ol dum sia tempo kiel triopo. La gitaristo vere estas talenta kaj spertega!

    Current Mood: energetic
    Current Music: Verbazing: Het Is Een Nacht (Levensecht)
    Saturday, May 31st, 2008
    9:30 pm
    Vi estis ĉiam en mia menso
    Du tagojn antaŭ la Germana Esperanto-Kongreso en Essen, oni petis min fari la diskotekon dimanĉe vespere. Mi promesis kunporti kelkajn diskojn, sed nenion pli. Je la fino mankis KD-aŭskultigilo, ĉar tiu de la domo ne funkciis. Nur tra komputilo eksonis finfine iom da muziko, sed feliĉe la plej multaj homoj ne plu volis danci, male al la pasinta tago, sed trinki kaj babili.

    La jarĉefkunveno de la Germana Esperanto-Asocio estis la plej pozitiva ekde multaj jaroj. La estraro raportis pri kelkaj atingoj same kiel pri konkretaj estontaj paŝoj. La plej agrabla surprizo de la kongreso estis la novaj informiloj de GEA. Mi memoras, kiom ni devis barakti en la junularo nur por pretigi unu tian, kaj nun oni eldonis sep samptempe kun pliaj en prepariĝo! Mi mem skribis tekston por la kultura broŝuro kaj korektlegis ĉiujn. Tiuj informiloj tiom konvinkas min, ke mi post dek jaroj prenis miajn proprajn informpaŝojn pri Esperanto el la reto.

    Fine de la monato, kadre de festo okazis karaokeado. Oni uzis la ludkonzolon "Playstation II", kiu samtempe montras videojn, donas poentojn por bona kantado kaj indikas la kantindan tonaltecon. Kelkaj kantemuloj verve konkursis, tiel ke mi apenaŭ enmiksiĝis. Sed antaŭ ol foriri, mi prezentis "Always On My Mind" de The Pet Shop Boys kune kun ekskolego. Kvankam tio restis nia nura kontribuo kaj kvankam la aliaj havis pli multan sperton kun tiu kantoprogramo, ni ambaŭs havis la plej altajn rezultojn de la vespero. Mi superis mian ekskolegon nur iomete kaj estis granda honoro por mi, kanti kun tiom bona kantisto.

    Current Mood: awake
    Current Music: The Pet Shop Boys: Always On My Mind
    Friday, May 30th, 2008
    11:15 pm
    Kun okulvitroj
    De 9a ĝis 12a de majo okazis la Germana Esperanto-Kongreso en Essen. La 10an de majo vespere koncertis La Kuracistoj. Estis la unua fojo, ke ni aperis sursceneje ekde nia pasinta koncerto en oktobro. Ĉifoje finfine ĉeestis nia akompana kantistino, kun kiu mi estis ekzercinta trifoje. Nur unu fojon el ili ĉeestis Sebastian. Pro la kantistino ni denove prezentis kelkajn kantojn, kiujn mi taksas interesaj, sed al kiuj mankis la lasta spico sen la ĝusta dua voĉo. Mi ĝojas, ke mi ne eraris rilate al tio, ke la kantistino faras la muzikon pli riĉa kaj interesa. Jen la kantolisto:


    1. JoMo: Jen via mondo

    2. Amplifiki: Mi kaj ŝi

    3. Persone: Longe for

    4. Team': En kaĉ'

    5. JoMo: Hej la nizoj

    6. Esperanto Desperado: Feliĉe

    7. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min

    8. La Kuracistoj: Solege en la nokt'

    9. La Kuracistoj: Por ĉiam

    10. La Kuracistoj: Westerland

    11. La Kuracistoj: Junula amo

    12. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly

    13. La Kuracistoj: Sen vi

    14. La Kuracistoj: Ne plu

    15. La Kuracistoj: Vi volas kisi

    16. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara

    17. La Kuracistoj: Misteroland'

    18. La Kuracistoj: Duona amkanto

    19. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?

    20. Esperanto Desperado: Ska-virino

    21. JoMo: Ĉu vi volas danci?

    22. Amplifiki: Sola



    Ni ludis po dek kantojn kaj inter ili faris paŭzon. La lastaj du kantoj de la listo estis aldonaĵoj. Kelkaj homoj laŭte postulis, ke ni ankaŭ kantu "La grasa Elke", sed ni ne estis preparinta ĝin kaj mi eĉ ne havis la tekston kaj akordojn sur la scenejo. Krome mi ne volis aŭskulti tiun proponon de la publiko, ĉar kelkaj el ĝi bruis per laŭta parolado dum la unua duono de la koncerto.

    La teknikaĵoj funkciis, sed ĉefe pro tio, ke ni mem kunportis ilin plejparte. La malcerteco pri la teknika situacio surloke kreis superfluan streĉon dum la lasta semajno antaŭ la kongreso almenaŭ al mi.

    Tamen la grupo povas esti tute kontenta kun la rezulto. Al la homoj plaĉis la muziko kaj ni sukcese koncertis kun nova membro. Kelkaj demandis pri novaj tradukoj de "Die Ärzte"-kantostekstoj. Krome la kantado neniam ŝajnis al mi tiom facila kiel ĉifoje. Mi estis kreinta specialajn koncertajn versiojn de la folioj kun la tekstoj kaj akordoj, tiel ke ne necesis serĉi la pozicion, kie ni estis en la kanto. Tio tre helpis, do indis la peno. Krome ni denove projekciis la tekstojn al ekrano por la publiko. Sebastian Kirf filmis la koncerton. Mi tre scivolemas pri la rezulto.

    Current Mood: accomplished
    Current Music: John Fred & The Playboy Band: Judy In Disguise
    Saturday, May 10th, 2008
    3:05 am
    Vivante en duonlumo
    Epidemia

    Einmal pro Jahr schreibe ich in meinen beiden Muttersprachen Deutsch und Esperanto. Dabei rezensiere ich immer etwas. Zweimal waren es Comics (2003, 2005), dreimal Musikalben (2004, 2006, 2007). Dieses Jahr geht es zum dritten Mal in Folge um Power Metal, diesmal "Жизнь В Сумерках" von Epidemia aus Russland.

    Unufoje en la jaro mi skribas en ambaŭ miaj gepatraj lingvoj Esperanto kaj la germana. Ĉiam mi recenzas ion. Dufoje estis bildstrioj (2003, 2005), trifoje muzikalbumoj (2004, 2006, 2007). Ĉijare denove temas pri potenca metalroko, la trian fojon sinsekve, ĉifoje "Жизнь В Сумерках" de Epidemia el Rusujo.

    Die ganze Rezension / La tuta recenzo )

    Current Mood: loved
    Current Music: Эпидемия: Новый День
    Friday, May 9th, 2008
    11:45 pm
    Vi scias ke mi ĉiam pravas
    Lastatempe mi tre seniluziiĝis pri la Esperanto-muzika movado. Mi havas la impreson, ke ĝi apenaŭ progresas. Unu ebla kialo estas ke ĝiaj subtenantoj ne scipovas informi kaj varbi por sia afero. Aparte la interreton ŝajne multaj ne konas sufiĉe bone por uzi ĝin adekvate.

    Kompreneble tio ne gravas por ardaj muzikŝatantoj: Ili akceptas kaj laŭdas ĉion, sendepende de tio, kiom malbone ĝi estas prezentita. Sed por fari paŝon antaŭen, necesas allogi kaj teni ankaŭ tiujn, kiuj ne apartenas al la malmola kerno. Kiel tio okazu sub la nunaj kondiĉoj, mi ne vidas.

    La unua longtempa ekzemplo estas la novaĵletero de Vinilkosmo. La problemo estas, ke ĝi neniel respektas la apartajn postulojn de la interreto. Ĝi estas longega (tiom longa kiel 3-4 kutimaj mesaĝoj), perdas multan spacon per enkondukaj vortoj kaj ne donas bonan superrigardon pri la enhavo. Fakte temas pri elektronika versio de tradicia papera rondletero. Sed tio ne funkcias, ĉar homoj hastas en la interreto kaj praktike neniu volas preni la tempon por legi longan tekston de la komenco ĝis la fino. Necesas prezenti la temojn koncize kaj meti la reston de la enhavo en digesteblaj mallongaj alineoj al retpaĝo. Por tiuj, kiuj volas legi paperan version, PDF-dosiero estu elŝutebla aparte. Ekzistas multaj konsiloj por tuja plibonigo de la profito, kiujn eblus apliki krome. Mi nur ĵus prezentis la pinton de la glacimonto.

    Dua, aparte negativa ekzemplo estas la kultura revuo FREŜO. Iam ĉijare mi ricevis du mesaĝojn de iu Marian el Pollando. Unu el ili havis aldonaĵon de 12 MB! En la alia mesaĝo oni pardonpetis pro la sendado de du mesaĝoj kaj granda aldonaĵo. Homoj, ne petu mian pardonon, sed simple ŝparu al mi la sendadon de nepetitaj dosieroj! Mi nenie indikis, ke mi volas havi iun kulturan revuon, do tio estas spamo. Atentigon pri la elŝuteblo de provnumero mi eble povus kompreni - sed eĉ da tiaj mesaĝoj mi jam ricevas tro multe. Plej kapskuige estas, ke en la mesaĝoj oni petas la homojn, aboni paperan version de la gazeto. Kiel mi rilatu pozitive al io, per kiu oni bombadas min?

    Tria, tre trista ekzemplo estas la 9a Kultura Esperanto-Festivalo en Danlando. Ĉu KEF ne estis mia ŝategata renkontiĝo? Kiel mi povus perdi la entuziasmon pri ĝi? Tute simple: Ekde la anonco ke ĝi okazos (unue en 2007, poste en 2008), mi nenion plu aŭdis de la organizantoj. Eĉ dum la pasinta Internacia Seminario mi nur vidis iujn etajn gluilojn hazarde ĉe unu persono. En aprilo mi ricevis mesaĝon sen teksto, kiu enhavis nur bildon kun la informo, ke nun eblas aliĝi. Kutime mi planas miajn feriojn relative malfrue kompare al aliaj homoj, sed en aprilo eĉ mi jam sciis, kie ferii - nome aliloke, ĉar KEF ja ŝajne ne okazos. En majo atingis min varbfilmeto por la KEF - bela ideo, sed tro malfrue. Ĉu la organizantoj ne lernis de la pasinta, brilega KEF 2005? Nura kritikpunkto estis ke la varbado komenciĝis nur unu jaron antaŭe kaj ne du kiel kutime, tiel ke venis 100 personoj anstataŭ 200 kiel en la jaro 2000. Poste oni opiniis ke "Kulturo ne logis esperantistojn". Kio do estu la rezulto nun?

    Kompreneble mi ankaŭ devas pripensi, kie mi mem ne bone agas en la reto. Plej grave ne estas aperi ĉie, sed vivteni aktualecon ĉe siaj paĝoj kaj zorgi pri bona interligiteco. Tio kompreneble postulas ordigadon de tempo al tempo. Ekzemple mi intencas malmembriĝi ĉe diversaj MP3-TTT-ejoj por meti ĉion al unu adreso. Ne havas sencon, ĉiam denove entajpi la samajn informojn ĉe iu nova oferto. Tion mi jam lernis antaŭ jaroj - kial nun refari la eraron ĉe la t.n. "sociaj retoj"?

    Current Mood: mischievous
    Current Music: Gwen Stefani - Early Winter (live)
    Thursday, May 8th, 2008
    12:50 am
    Ni vivas tra fascineco
    Hodiaŭ mia taglibro aĝas kvin jarojn. Duona jardeko en la reto sufiĉas jam por festi etan jubileon. Kiam mi komencis skribi en 2003, mi ne pensis ke mi daŭrigos tion tiom longe.

    Dum la lastaj monatoj ofte mankis tempo. Interalie pro tio mi serioze pripensis, ĉu ne fini en majo. Sed ĝuste tiam venis kelkaj tre kuraĝigaj reagoj.

    Ofte mi skribas pri U2 dum tiu ĉi tago. Fakte mi hieraŭ aĉetis ilian fruan koncertan albumon "Under A Blood Red Sky". Mia bona amiko Holger forte preferas la vivan version de "Sunday Bloody Sunday". Mi ĉiam hezitis, sed uzis la okazon por finfine cedi kaj akiri la kompaktdiskon.

    La honoran mencion tamen ricevas alia verko. Foje ankoraŭ okazas, ke mi aŭskultas kanton en la radio kaj ĝi tiom ravas min, ke ĝi restas en miaj oreloj kaj ne plu eliras. Lastatempa ekzemplo estis "Early Winter", melankolia amkanto de Gwen Stefani.

    Nur mallonge poste mi aŭskultis rapidan, feliĉan popmuzikon, kiu ŝajne rekte venis el la 1980aj jaroj. Sed temis pri nova surbendigo, malgraŭ la stilaj similecoj al "The Time Of My Life", "The Promise You Made" aŭ "You're The One That I Want" (kiu fakte estas el la jaro 1977 aŭ 1978).

    Kiel mi eltrovis, la disketo "Fascination" de la Dana grupo "Alphabeat" ankoraŭ ne estis aperinta en Germanujo kiam mi jam estis aŭskultinta ĝin du- aŭ trifoje. Almenaŭ la oficiala video ĉe Youtube helpis iomete mallongigi la atentotempon. Kvankam la bildoj mem ne tiom interesas min, plaĉas al mi, ke la muzikistoj aspektas kiel tute normalaj homoj kaj ne kiel fotomodeloj, el kiuj oni provis fari popmuzikajn stelulojn. Kompreneble la impreso pri la natureco povas trompi, tamen mi ĝojas, ke finfine eblas distingi bandon denove de aliaj.

    Mi eĉ ŝatas la aliajn du kantojn, kiujn mi trovis sur la Myspace-paĝo de Alphabeat. Ili do ne estas unusukcesa fenomeno. Krome jam en Danlando kaj Britujo ili ĝuas sukceson.

    Oni povus miri, ke du tiom diversaj kantoj kiel "Early Winter" kaj "Fascination" rekte trafas mian koron. Sed la recepto estas tute simpla, kiel jam pluraj amikoj de mi rimarkis:

    melankolio + romantikeco

    1980aj jaroj + bona kantado

    ŝajne preskaŭ ĉiam funkcias ĉe mi. Mi malŝatas konfesi, ke eblas kalkuli mian muzikguston tiom facile, sed estas tiom evidenta afero.

    Current Mood: content
    Current Music: Alphabeat - Fascination
    Tuesday, April 1st, 2008
    7:17 pm
    Pardonu min dum mi kisas la ĉielon
    Jam hieraŭ mi skribis pri amuza radio-serio, en kiu muziko ludas gravan rolon. Sed lastatempe mi malkovris eĉ duan. La elsendo aperas ĉe radio en Berlino, tiel ke mi nur aŭskultas ĝin tra la interreta arĥivo.

    La nomo "La Agathe-Bauer-kantoj" unue ŝajnas iomete stranga. Necesas scii ke en tiu rubriko oni pritraktas misaŭskultitajn kantotekstojn. La nomo "Agathe Bauer" origine estas "I got the power" el la kanto "The Power" de Snap. Kiam oni aŭskultas la kantopartojn, subite ŝajne tiuj malĝustaj tekstoj vere aperas tie!

    Similaj spritaĵoj i.a. estas "Du musst besoffen bestellen" (Vi devas mendi ebrie) en "I Just Died In Your Arms Tonight" de Cutting Crew, "Oma fiel ins Klo" (Avino falis en la necesejon) en "Midnight Lady" de Chris Norman, "Wolln mal sehn, was der Markus sagt" (Ni vidu, kion Markus diros) en Don't Stop The Music de Rihanna kaj "Dat wird nix" ("Tio iĝos nenio" en la senco de "Tio ne funkcios") en "Hey ya" de OutKast. (Mi ne konas la originajn teksterojn, tamen.) Eĉ la plej konataj kantoj tiel ofertas tute novan, amuzan flankon.

    Antaŭ pli ol dek jaroj, dum mia unua semestro kiel studento, amiko sendis al mi adreson de TTT-ejo kun kolekto da misaŭskultitaj kantotekstoj. Ĝi nomiĝas www.kissthisguy.com kaj mem estas ekzemplo de misaŭskultita teksto. Jimi Hendrix origine kantas en "Purple Haze" la frazon "Excuse me while I kiss the sky". Sed multaj homoj erare komprenis "Excuse me while I kiss this guy" (Pardonu min dum mi kisas ĉi tiun ulon).

    Certe ankaŭ al mi okazis, ke miaj oreloj trompis min (aŭ mia cerbo dum la interpretado de la sentitaj sonoj). Unu kulmino tamen restis aparte en mia menso: Dum la Internacia Seminario (IS) 1998/99 en Kassel, Persone koncertis.

    Iam en la mezo ili komencis ludi la kanton "Maskobalo". Kiam Martin Wiese ekkantis "Bonvenon al la granda maskobalo", kelkaj adorantoj tuj jubilis kaj pludancis kun brilo en siaj okuloj. Mi estis iom konsternita pro tiu plene entuziasma reago, ĉar mi estis kompreninta "Bonvenon al la granda masturbado". Unue mi provis klarigi tiun tekston al mi tiel, ke Persone kritikas socion, en kiu ĉiuj kontentigas sin mem per memlaŭdo, kaj ke la grupo uzas iomete drastajn metaforajn vortojn por esprimi tion. Nur longe poste mi havis la ŝancon legi la tekstokajeron de la albumo "Povus esti simple".

    Current Mood: giggly
    Current Music: Jimmy Hendrix: Purple Haze
    Monday, March 31st, 2008
    7:29 pm
    Kaj vi pensas, ke mi estas forta kaj konas la vojon
    Ekde pasinta somero mi denove aŭskultas la radion. Je mia agrabla surprizo, la nivelo de la programoj iom kreskis dum la pasintaj jaroj. Eĉ ekzistas komedia serio, kiu plaĉas al mi:

    Tony Mono (evidenta vortludo per la angla "monotony") estas muzikproduktisto. Li estas tiom influa, ke al lia studio venas eĉ la plej famaj kaj konataj muzikistoj. La rezulto estas la plej strangaj miksoj de kantoj kaj artistoj.

    Jam la baza ideo parodias la fenomenon, ke en tiu ĉi jardeko kelkaj produktistoj iĝis pli famaj ol siaj artistoj - kaj ankaŭ havas la kompletan decidopovon: Dum ili verkas kaj surbendigas la kanton, la artistoj mem ofte nur kantas la tekstojn.

    Plej plaĉis al mi la kantoj por translokiĝo, per kiu oni volis subteni novajn studentojn je la komenciĝo de la semestro. Venis i.a. parodioj de "Ich werd die Welt verändern" de Revolverheld, "Einfach sein" de Die Fantastischen Vier kaj iu kanto, kies originan titolon mi eĉ ne konas, de Xaivier Naidoo. Dum karnevalo pluraj artistoj kantis Kolonjan version de siaj grandaj sukcesoj. Tie mi plej ridetis pri "Please Don't Stop The Music" de Rihanna.

    Tre kontentigis min kunmikso de "Books From Boxes" de Maximo Park kun "Sultans of Swing" de Dire Straits. Unue mi ŝatas, ke oni atentigas pri pli malnovaj kantoj (kiujn junulaj aŭskultantoj plej ofte ne konas) kaj due montras, ke novaj muzikaĵoj ofte pli malpli ŝtelas de antaŭaj sukcesoj de aliaj artistoj. Mi tre ridis pri simila parodio de "Stark" de la Germana grupo Ich + Ich. Tiu duopo faras melankolian popmuzikon kiel Klee kaj 2raumwohnung (fakte la kantistino de Ich + Ich kaj 2raumwohnung estas fratinoj). La ĉefo de "Tony Recordz" rimarkis, ke "Stark" tre similas al "Streets of Philadelphia" kaj miksis la muzikon de la pli malnova kanto kun la kantado de la nova. Je la fino, li tamen ankaŭ primokis la murmuradon de Bruce Springsteen!

    Current Mood: amused
    Current Music: Ich + Ich: Klar
    Saturday, March 1st, 2008
    8:16 pm
    Bonvolu ne haltigi la muzikon
    Meze de januaro, mia sporta grupo kontribuis al la sporta prezentado de la universitato. (Cetere la gazetaro raportis tre pozitive kaj montris nin sur bildo en la artikoloj.) Ĉiuj partoprenintoj ricevis senpagajn biletojn por la posta festo. Estis mia unua universitata festo en Münster - iom stranga sento, konsiderante ke mi finis la studadon antaŭ pli ol kvin jaroj.

    La DĴ dum la vespero estis nekredeble malbona. Li ĉiam parolis inter du kantoj, kion la homoj tute ne ŝatis. Krome li ŝanĝis la stilon post ĉiu dua aŭ tria kanto, tiel ke ĉia etoso perdiĝis. Mi anoncis al la aliaj ke pro senespero de la DĴ, certe baldaŭ eksonos la "kvin virinaj kantoj":


    1. Robbie Williams: Let Me Enterain You

    2. Madonna: Like A Prayer

    3. Melissa Etheridge: Like The Way I Do

    4. Gloria Gaynor: I Will Survive

    5. Bill Medley & Jennifer Warnes: (I've Had) The Time of My Life



    Kutime virinoj amase kuras al la dancejo kiam iu el tiuj kvin kantoj eksonas. Du el la muzikaĵoj ankaŭ troviĵas en mia listo de kvin universitataj kantoj. Kaj fakte dum la vespero mi aŭskultis minimume tri el la kvin supraj pecoj. Foje DĴumado estas tiom antaŭvidebla... mi ja eĉ jam faris DĴ-kurson pri tio kun ĝeneralaj konsiloj kaj ne tro ekzakta tempoplano.

    Kutime oni evitu legi la "aldonaĵojn por junuloj" en tagaj gazetoj. La tekstoj estas surfacaj, tro faciligas problemojn kaj ofte turniĝas pri la junuloj mem. Sed ĉe "jetzt", kiu apartenas al la Sudgermana gazeto, mi trovis tre interesan artikoloserion kun la nomo "Mies aufgelegt" (vortludo: laŭvorte "malbone surmetite", kutime uzita en la senco "malbonhumura"). La subtitolo tradukiĝas tiel: "La plej bonaj DĴj rakontas pri siaj plej teruraj noktoj."

    La DĴ-katastrofoj ofte rezultas el unu de la kvin sekvaj kialoj:


    • strangaj muzikdeziroj: Homoj volas aŭskulti kanton, kiu tute ne kongruas al la aktuala stilo aŭ la repertuaro de la DĴ.

    • la malĝusta stilo: La ĉefa stilo de la artisto estas tute alia ol tiu, pri kiu la organizantoj pensis ĉe la loko, kie la DĴ esceptookaze surmetas, kutime eksonas tute alispeca muziko la publiko volas tute malspritan muzikon kaj nenion alian.
    • diskoj mankas: Pro iu stulta okazaĵo, la DĴ ne kunhavas siajn diskojn (de sia kutima stilo aŭ siajn specialajn diskojn por tiu vespero).

    • teknikaj problemoj: Diversaj variantoj de la konata rakonto "La baza ekipaĵo ne funkcias.".

    • amatora organizado de la aranĝo: La respondeculoj ne bone pripensis, kiel plani la vesperon, kaj la DĴ devas penti pro tio.



    Estas tre trankvilige, ekscii ke eĉ konataj kaj profesiaj diskĵokeoj malsukcesas pro tiaj banalaj aferoj. Tiurilate ili vivas en la sama mondo kiel mi. Kiam la publiko nepre volis iun platan muzikstilon, unu DĴ ili spontanee aĉetis kompaktdiskojn kun "aktualaj furoraĵoj" kaj ludis ilin. Alia spertis kompletan fiaskon ĉe geedziĝa festo kaj venis al la konkludo, ke tiaj festoj havas siajn proprajn regulojn. Ankaŭ pri tio mi konsentas

    Current Mood: thoughtful
    Current Music: Rihanna - Please don't stop the music
    Friday, February 29th, 2008
    11:37 pm
    Kiel kopioj de kopioj ni originas
    Kopiado de ideoj ofte okazas. Foje la rezulto eĉ sonas akcepteble aŭ eĉ bone, sed tio estas rara escepto.

    Gwen Stefani ŝajne provis fari Madonna-kopion dum sia unua solo-albumo laŭ kantado kaj aspekto kaj tio ne funkciis - almenaŭ ne por miaj oreloj. Inter la virinoj en mia amikaro furoris "The Sweet Escape", kanto el la dua soloalbumo.

    Nun oni provas kopii la kopion: Kylie Minogue ŝanĝis sian aspekton por sia nova disketo "2 Hearts", imitante Marilyn Monroe. Sed aliflanke ŝi okulfrape memorigas pri Gwen Stefani, kiam tiu strebis aspekti simile al Madonna. Aliflanke tiu aspekto de Madonna okazis dum tempo, kiam Madonna siavice volis simili al Marilyn Monroe. Kiu kopias kiun?

    Sed la kulmino ankoraŭ venas: Se oni aŭskultas la du kantojn, kiujn mi menciis, oni rimarkos grandan similecon, precipe rilate al la ritmo kaj la "ŭu-ho"-krioj en la refrenoj. En la reto haveblas video de "The Sweet Escape" kaj la video de "2 Hearts", tiel ke ĉiu mem povas kontroli tion.

    Nu bone, oni povas argumenti ke Gwen Stefani ne prenis tiun aspekton por tiu disketo, sed por antaŭa albumo. Eblas aldoni ke ŝi imitas Madonna, dum Kylie Minogue volas aspekti kiel Marilyn Monroe. Tamen la paraleloj restas por miaj okuloj kaj oreloj...

    Denove Youtube.com kaj la anglalingva Vikipedio helpas ĝui pli bonan muzikon: "2 Hearts" origine estas de Kish Mauve kaj spekteblas kaj aŝskulteblas video kun la origina kantado de tiu grupo. Mi forte preferas tiun version.

    Denove montriĝas, ke mi ofte ne ŝatas muzikaĵojn, kiujn oni kantas indiferente, sed preferas melankolian muzikon. Ekzemplo de la pasintaj monatoj estas "With Every Heartbeat" de Robyn feat. Kleerup. La video de "With Every Heartbeat" ŝajnas iomete stranga, sed la klara kantado kaj la iom malnovaj sinteziloj rekte kontentigas mian guston, i.a. la ŝaton de la rok- kaj popmuzika stilo de la 1980aj jaroj.

    Sed lastatempe ankaŭ Gwen Stefani impresis min tre pozitive. La videon de "Early Winter" mi povas aŭskulti apenaŭ sufiĉe ofte. Tie ŝi sonas kiel sia antaŭa grupo No Doubt.

    Current Mood: pensive
    Current Music: Gwen Stefani - Early Winter
    Saturday, January 5th, 2008
    2:19 am
    Mi ne povas atendi, ke la semajnfino komenciĝas
    La publika kantaro estas pli populara, ol mi pensis. Pluraj homoj montris grandan intereson dum la 51a Internacia Seminario en Würzburg. Tio memorigis min finfine denove prilabori la publikan version, tiel ke malpli da kantoj estas nur en mia privata versio.

    Inter la 30a kaj 31a de decembro, ĉirkaŭ je la 5a matene, kelkaj homoj ekludis Esperanto-muzikon. Mallonge poste Stephan Schneider aliĝis al la rondo kaj komencis ludi kantojn de "Die Ärzte". Mi kunkantis la tekstojn. Ĉar mi sidis antaŭ komputilo kun interreto, mi montris la kantotekstojn al la aliaj, kiuj tiel povis kunkanti. Iam mi transprenis la gitarludadon, sed iu petis kanton, kies akordojn mi ne konis parkere.

    Juna Nederlandano diris: "La akordoj haveblas ie en la interreto! Ĉu vi konas la publikan kantaron?"
    Mi respondis: "Jes, mi verkis ĝin!"
    Denove realiĝis ero el la listo de scenoj, kiujn mi unufoje en la vivo volas sperti! (Pasintaj scenoj estis:
    1. interesa virino alparolas vin dum festo, ĉar vi sidas tie tute sole.
    2. Nekonata belulino alparolas vin pro via kantado antaŭ kelkaj tagoj.)

    Kompreneble tiam mi alportis mian kantaron kaj ni daŭrigis la muzikadon ĝis la 6a. La 31an de decembro mi finfine plenumis la promeson, kanti "Hej la nizoj" por Ukrainanino. Renkontinte Ĉeĥinon kaj Slovakinon, mi prezentis i.a. "En kaĉ'" de Team' dum la silvestra nokto inter la 3a kaj duono kaj la 4a kaj duono. Tiuj kantorondoj iĝis ĉiuj tre agrablaj kaj mi ĝojas, ke mia ideo pri kantaro kun moderna Esperanto-muziko trafas la interesojn de junaj esperantistoj. Estis agrabla surprizo, kiom multaj Negermanoj konas "Die Ärzte": Dum la IS mi renkontis Nederlandanon, Slovakinon, Francon... krome Ĉeĥo demandis, kiam La Kuracistoj finfine eldonos albumon. Do eĉ sen oficiala koncerto mia grupo estis bone reprezentita.

    Male al la pasintaj jaroj (minimume tri), mi havas nenion por kritiki rilate al la silvestra balo. Nu bone, mi estis sendinta longan liston da proponoj al la ĉefa organizanto en januaro kaj poste al la prizorganto de la silvestra balo fine de la jaro. Tamen mi estis tre pozitive impresita, kiom bone oni sekvis miajn rekomendojn. La jarŝanĝiĝo denove havis la etoson, kiun mi konas kaj atendas de la IS - kaj ĝi vere estis deca kulmino de la renkontiĝo!

    Fakte parte mi mem transprenis la realigadon, DĴumante inter la 23a kaj duono kaj la 2a kaj du dek minutoj. Mi neniam antaŭe faris tion en mia vivo kaj mi ne alcelas fari tion regule; sed ĉijare mi ne bezonis intense okupiĝi pri alia persono dum la silvestra balo kaj do estis libera por fari tion. Malgraŭ kelkaj teknikaj defioj kaj paneoj, entute ĉio bone funkciis. Mi ĝojis, aŭskultigi "The Final Countdown" de Europe de KD kiel lastan kanton de la malnova kaj "New Year's Day" de U2 kiel unuan kanton de la nova jaro. Sekvis "Head Over Heels" de "Tears For Fears". [info]elgrande rimarkis, ke ĝi estas el la filmo "Donnie Darko", kaj poste diris tion al mi. Tre ĝojigas min, ke iu perceptas tiujn etajn detalojn!

    Duncan demandis min pri "B21" de Darshan". Ĝi aperas en la filmo Bend it like Beckham, sed ne sur la oficiala sonŝpuro. Ekde kiam mi konas ĝin, ĝi apartenas al mia listo de kantoj uzitaj por freneza festado. Kompreneble ĝi meritas aperi sur la internacia KD, kiun mi intencas fari ekde kvar jaroj por Esperanto-renkontiĝoj. Dum la IS denove pruviĝis, ke eble dek tiaj kantoj taŭgas por kulminigi la etoson kaj inspiri la homojn freneze danci.

    Cetere mi DĴumis ankaŭ dum la nokto inter la 29a kaj 30a de decembro kaj inter la 1a kaj 2a de januaro. Kurioze, ke oni origine tute ne intencis fari diskotekon dum tiuj nokto. Mi senprobleme alvenigis dancemulojn. La tezo, ke homoj ne volas diskotekon dum ĉiu nokto, evidente ne ĝustas. Partoprenantoj eĉ alparolis kaj petis min surmeti muzikon - kaj post la noktoj dankis.

    Interese, ke la homoj, kun kiuj mi bone rilatas, faris muzikdezirojn, kiuj vere kongruis al la tiama muzikstilo. Bedaŭrinde mi ne povis kontentigi ĉiun unuopan peton. Ekzemple mi ŝoke rimarkis, ke mi ne kunprenis "Sunday Bloody Sunday" de U2. "Blue Monday" de New Order ĉiel ajn ne estas en mia repertuaro. "Pli ol nenio" de Persone resp. Martin kaj la talpoj mi ne kunprenis, sed havas hejme.

    Restas menciindaj ankoraŭ kelkaj unikaj okazaĵoj: Dum la nokto inter la 30a kaj 31a de decembro, mi volis iri dormi je la kvara matene. Tamen mi aŭdis laŭtan bruadon, kiam mi eniris la koridoron. "Ho ne!", mi pensis, "en iu ĉambro okazas privata festo!" Subite mi konsciis pri tio, ke la sonoj venis el mia ĉambro, kaj kiam mi eniris, mi trovis tie la Katalunanojn kaj amikojn inkluzive Till. Tio tuj pozitive ŝanĝis mian mienon, ĉar mi fieris, ke mia ĉambro kaj ĝiaj enloĝantoj servas kiel fonto aŭ magneto de bona etoso!

    Dum la silvestra balo post la 23a eksonis la funkokanto "Klar" de Jan Delay. Mi tuj komencis ege sovaĝe danci kaj baldaŭ homoj formis cirklon ĉirkaŭ mi. Tiam kundancis Carsten kaj poste ankoraŭ Tina kaj Petra. Kvarope ni gajnis la maloficialan dancokonkurson, ĉar la homoj estis ege impresitaj (kaj la vizaĝoj de Carsten kaj mi plenŝvitaj).

    La diskoteko daŭris ĝis post la 7a matene dum la novjara mateno. Mi kundancis la lastan horon. Tiam DĴ Leo surmetis tre bonan muzikon. Kiam Aneta volis foriri pro laceco, mi baris la vojon, dirante ke ŝi bezonus "I Want To Break Free" de Queen por forlasi la ĉambron. Tio nur estis esta ŝerco, sed tute neatendite, ĝi iris al DĴ Leo kaj tiu vere aŭskultigis la kanton!

    Dum la lasta nokto Chiara alparolis min ĉar ŝi serĉis Esperanto-kanton, kiun mi iam aŭskultigis en la diskoteko. La duono de la homoj, kiujn ŝi estis demandinta antaŭe, ne konis la kanton, la alia duono diris: "Demandu Gunnar!". Ŝi nur sciis, ke estas vira kantisto kaj kapablis zumi la refrenon. Mi tujn rekonis, ke temas pri "Amanda" de Persone. Kaj ĉar mi staris apud KD-aŭskultigilo en la trinkejo kun mia KD-kolekto, mi tuj povis surmeti la kanton. Ŝi ĝojis pri tio, ke mi povis helpi ŝin; mi ĝojis pri tio, ke homoj interesiĝas pri Esperanto-muziko.

    Current Mood: happy
    Current Music: Stephan Schneider - Mi Simple Ne Ŝatas Vin Same Plu
    Friday, January 4th, 2008
    11:50 pm
    Tenu vin je via amo
    Hieraŭ mi revenis de la 51a Internacia Seminario en Würzburg. Kun ĉirkaŭ 180 partoprenantoj ĝi denove estis sufiĉe malgranda, sed la etoso por mi persone estis en ordo. Kiel post ĉiu bona IS, mi estas malsana.

    Pro geedziĝa festo, mi alvenis nur la 29an de decembro. Tial mi ne spektis la koncerton de Martin Wiese. Krom tio mi ŝajne ne multon maltrafis.

    La post-IS-sindromo (ankaŭ konata kiel la "IS-bluso") ne kaptis min. Tion kaŭzas la fakto, ke mi ankoraŭ atendas tre agrablan renkontiĝon.

    Ĉijare mi ĝuis nekonatan liberecon: La unuan fojon ekde dek du jaroj mi ne devis organizi ion, sed povis libere decidi pri mia tempo. Antaŭ dek jaroj pasintfoje okazis ke mi ne bezonis flirti.

    Post iom da baraktado, Till kaj mi sukcesis ricevi dulitan ĉambron. Tio montriĝis la ĝusta decido.

    Agrable surprizis min la bona kaj multa manĝaĵo. Eĉ haveblis senpaga kafo tagmeze kaj vespere! Kaj krome oni ne elĵetis la homojn tuj post la oficialaj tempoj, sed ankoraŭ atendis sufiĉe longe. La estrino ricevis tiom pozitivan impreson pri ni, ke ŝi spontanee decidis oferti persone senpagan ŝaŭmvinon dum la silvestra bufedo. Poste ŝi dancis en la diskoteko.

    La trinkejo ofertis biciklistan bieron, do miksaĵon inter biero kaj limonado. Tio trafas ĝuste mian preferon. Krome dum la silvestra nokto la du estroj laboris ĝis la 7a matene!

    Bedaŭrinde suferis la kvalito de la gufujo de tio, ke oni ne daŭrigis kelkajn regulojn el la pasinteco: Homoj senhezite kunportis bieron; oni ne ŝlosis la ĉambron dum la noktaj koncertoj. Tiel ekestis ĉiam multa bruo. Parte tion kaŭzis la fakto, ke la koridoro kun la ludejo kaj la sidlokoj por la drinkemuloj estis tuj apude. La gufujo evidente meritas pli apartan lokon.

    Mi ĝojas, ke okazis ILEI-ekzamenoj kaj komuna kunsido de la GEJ- kaj la GEA-estraroj. Tamen ĝenis min la fakto, ke la GEJ-forumo denove okazis paralele al multaj aliaj interesaj programeroj, interalie la naĝposttagmezo. La GEJ-jarĉefkunveno estis sen konkurenco, sed tamen venis malmultaj partoprenantoj. Mi ne scias, kiom ofte mi devas ripeti miajn konkretajn konsilojn, ĝis oni aŭskultos kaj realigos ilin.

    La 29an de decembro koncertis Samadhi. Unu el la muzikistoj estis esperantisto, kiu pasintjare ankoraŭ venis kiel novulo al la IS. La muziko (regeo, skao, mondmuziko) plaĉis al mi, kvankam mi ne ĉeestis la plej grandan parton de la koncerto. La Esperanto-kantoj tamen havis tute fuŝan akcentadon.

    La Pafklik' koncertis post (!) la internacia vespero dum la 2a de januaro. Bedaŭrinde la teknikaĵoj tiam ne bone funkciis. Sed la du muzikistoj savis la situacion per multa humuro. Notindas ke en la unua linio staris multaj belulinoj - do ne povas esti nomita malsukcesa koncerto. Bedaŭrinde male al la pasinta fojo mi ne povis partopreni, ĉar mia voĉo kaj sano jam estis en tro malbona stato.

    Mi uzis la tempon por denove babili kun Cyrille pri la hiphopa kompilo. Ni interkonsentis pri la sekvaj konkretaj paŝoj kaj nun mi estas denove pli optimisma, ke mi plie kontribuos (krom la jam akceptita Dolchamar-remikso).

    Malgraŭ la fakto, ke estis malgranda IS, ĉeestis imprese multaj belulinoj. Rilate al tiu kvalito la IS do ne suferis. Tamen flirtado ŝajne preskaŭ nur okazis dum silvestro. Ĉiel ajn mi estis ekster la ludo.

    Mi vidis plurajn novajn t-ĉemizojn. La revolucieman olivoverdan Zamenhof-t-ĉemizon mi aĉetis, ĉar ĝi estas tiom kliŝe stulta, ke ĝi denove amuzas. Ĉar mi jam surloke aliĝis al la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf, mi krome ricevis senpagan ĉielobluan IS-t-ĉemizon.

    Laŭ mia persona rerigardo al 2007, estis bona jaro malgraŭ kelkaj streĉaj fazoj. La devizo por tiu jaro estis "Halt Dich an Deiner Liebe fest" (Tenu vin je via amo).

    Current Mood: sick
    Current Music: La Pafklik' - Komerca hiphopo
    Saturday, December 1st, 2007
    12:05 am
    Fajra ruĝ' kaj ĉiela blu'
    Dum la lasta septembro-semajnfino, mia frato kaj mi denove partoprenis en renkontiĝo de nia fantazia grupo "Tir Thuatha" ĉe la norda maro. Refoje iĝis tre agrablaj tagoj kun simpatiaj homoj, bongusta manĝaĵo, promenoj ĉe la maro - kaj ceremonioj en kostumoj. Kadre de tio, mi prezentis novan kantotekston, kiun mi reverkis laŭ la melodio de "Scarborough Fair". Instigon donis la germanlingva versio "Liebesgruß", kiu siavice estas adapto al la rolluda sistemo "Das schwarze Auge" (DSA). Nia "ĉefo" donacis al mia frato kaj mi po unu plastokraniojn, kiu estas trinkpelveto.

    Current Mood: high
    Current Music: Lenny Kravitz - Mr Cab Driver
    Friday, November 30th, 2007
    7:43 pm
    Ni venis al punkto, kiun mi malŝategas
    Post peto de mia patro, mi iĝis komisiito por moderna Esperanto-muziko de la Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĉu mi ne ofte skribis kaj diris, ke mi ne plu volas esti aktivulo? Nu bone, la nova posteno ne alportas novan laboron, sed ĉefe signifas ke Germanaj esperantistoj nun havas oficialan kontaktadreson por demandoj pri Esperanto-muziko.

    Laboron tamen kreis la Vikipedio dum la pasintaj monatoj. Kelkaj personoj intencis forigi preskaŭ ĉiujn artikolojn pri Esperanto en la germanlingva Vikipedio - kaj parte sukcesis: Kelkaj artikoloj estis forigitaj. Parte post malsukcesa unua forigopropono sekvis dua ondo da proponoj.

    Similan sorton trafis multaj artikoloj pri planlingvoj. Pri tio legeblas germanlingva plendado de [info]n_true kun komentoj i.a. de [info]elgrande kaj mi. Pri la ĝenerala stranga metodo, atingi kvaliton per amasa forigo de artikoloj, troviĝas propra alineo sur mia diskutopaĝo (en Esperanto).

    Tio konfirmas al mi du aferojn: Ekzistas malamikoj de Esperanto, eĉ se kelkaj esperantistoj asertas, ke tio ne eblas (aŭ nur estas rezulto de malbona informado). Krome la Vikipedio ne bone funkcias, sed eĉ pli malbone ol mi unue pensas. La tono, per kiu oni traktas diskutantojn en la germanlingva Vikipedio, estas sub ĉia nivelo. En Esperantujo oni kutime timas ofendi kundiskutantojn, dum tie okazas la malo. Almenaŭ mi sukcesis savi la artikolojn pri Esperanto-muziko kaj Esperanto-kulturo, sed necesis kvazaŭ komplete reverki ilin kaj aldoni multajn fontindikojn. Tio kostis po unu semajnfinon.

    En la Esperanto-Vikipedio okazas la mala problemo: Homoj sen iuj lingvokonoj rajtas ekverki kaj spertaj uzantoj ne rajtas kritiki tion. Mi pasigis horojn per la ordigado de la muzikaj kategorioj kaj lingva polurado de artikoloj, kies lingvaĵo estis je subgrunda nivelo. Miaj antaŭaj kritikaj rimarkoj pri la Vikipedio daŭre validas.

    Current Mood: angry
    Current Music: Sunrise Avenue - Fairytale gone bad (Album Version)
    Thursday, November 1st, 2007
    2:44 pm
    Mi ludas la gitaron kaj mi pensas laŭ malord'
    Jam delonge mi volis aĉeti novan gitaron. Okaze de mia naskiĝtago mi finfine realigis tiun intencon. Kune kun mia frato mi veturis al "Musik Produktiv" en Ibbenbüren (proksime de Münster) unu tagon poste. Tiu vendejo iam estis la plej granda muzikvendejo en EAropo kaj daŭre estas tre impresa. Ĉe la muroj pendis dekoj da gitaroj kaj basgitaroj. Ĉie muzikis homoj diversajn instrumentojn.

    Mi jam estis pripensinta antaŭe, kian gitaron mi aĉetu. Almenaŭ mi sciis, ke ĝi estu amplifiebla kaj kun zono, tiel ke oni povas ludi ĝin starante. Krome ĝi estu "Western"-gitaro, do kun mallarĝa kolo. Mia nuna gitaro estas koncertgitaro kun larĝa kolo, sen zono kaj ne amplifiebla.

    Baldaŭ mi trovis la ĝustan angulon, kie la vendisto tuj invitis min, elprovi ĉiujn gitarojn, kiuj interesus min. Mi estis atendinta, ke tio iĝus multe pli malfacila! Tuj mi komencis rondrigardi kaj elekti kelkajn por pli intensa ekzamenado. Amplifiloj kaj kabloj pretis por konekti la gitarojn.

    La prezoj ege variis kaj la unuan fojon mi vere aŭdis la diferencon inter malmultekosta kaj multekosta gitaro. Onidire la prezoj ĉe Musik Produktiv estas iom pli altaj ol aliloke, sed ĉiuj muzikistoj, kun kiuj mi parolis antaŭe, laŭdis la servon kaj opiniis, ke tial indas pagi iom pli. La vendejo eĉ havas kelkajn kompletajn pakaĵojn por komencantoj, sed la gitaro de speciala oferto ne sonis tiom bone kiom la tri eblaj kandidatoj, inter kiuj mi hezitis post iom da provludado. Je la fino mi akiris modelon, pri kiu la vendisto diris, ke ankaŭ li uzas ĝin. Dum la Esperanto-semajnfino, mi montris ĝin al Sebastian, kiu konfirmis la bonan kvaliton de la gitaro.

    Current Mood: content
    Current Music: Nelly Furtado - What I Wanted
    Wednesday, October 31st, 2007
    6:07 pm
    Jen via mondo
    La 22an de oktobro, fondiĝis Junulara Esperanto-klubo en Münster. Tiun jubileon - 100 jaroj da "Esperanto en Münster" - indis festi. Sekve La Esperanto-societo de Monastero invitis al la semajnfino "Esperanto inter najbaroj en Eŭropo" (PDF-informilo). Kunorganizanto estis "Esperanto Nederland". Nederlando troviĝas eble 30 kilometrojn for de Nordwalde, en kies junula klerigejo okazis la aranĝo. Krome la stacidomo de Nordwalde situas inter Enschede kaj Münster, tiel ke por la Nederlandaj gastoj eblis alvojaĝi rekte per la trajno.

    La programo enhavis koncerton de Esperanto-muzikgrupo, nome La Kuracistoj. Vendrede, la 19an, Sebastian kaj mi prezentis du partojn kun po du kantoj, krome unu aldonon je la fino. Aparte menciindas la kanto "Jen nia mondo", kiun ni ludis memore al Wouter Pilger. Ĉifoje ni prezentis pli multajn reludversiojn ol iam ajn antaŭe:

    1. La Kuracistoj: Westerland

    2. La Kuracistoj: Junula amo

    3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly

    4. La Kuracistoj: Sen vi

    5. La Kuracistoj: Ne plu

    6. La Kuracistoj: Vi volas kisi

    7. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara

    8. Amplifiki: Mi kaj ŝi

    9. Persone: Longe for

    10. Team': En kaĉ'

    11. JoMo: Jen via mondo

    12. Republic: Birdo, flugu for

    13. (tradicia): Liberas la pens'

    14. Vladimir Soroka: Ni renkontiĝos

    15. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min

    16. Simon & Garfunkel: Fajra ruĝ' kaj ĉiela blu'

    17. JoMo: Hej la nizoj!

    18. Esperanto Desperado: Ska-virino

    19. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?

    20. Amplifiki: Sola

    21. JoMo: Ĉu vi volas danci?


    Bedaŭrinde lastmomente malsaniĝis nia akompana kantistino. Kun ŝi mi jam estis ekzercinta antaŭ pli ol unu jaro. Krome ni triope provludis la 7an de oktobro. Tiam ni ludis entute 33 kantojn, kvankam ne ĉiujn kun la kantistino. Krom la supre menciitaj kantoj, tio estis:

    • La Kuracistoj: Duona amkanto

    • La Kuracistoj: Por ĉiam

    • La Kuracistoj: Solege en la nokt'

    • La Kuracistoj: Misteroland'

    • Esperanto Desperado: Grava

    • Esperanto Desperado: Feliĉe

    • Ultravox: Dance kun larma okul'

    • JoMo: Kisu min

    • (tradicie): La marĉo-soldatoj

    • Kajto: Dormu milde

    • Righeira: Ĉiuj al la plaĝo

    • Simon & Garfunkel: La boksisto


    La koncerto estis grandega sukceso. Ĉifoje la teknikaĵoj funkciis kaj ni eĉ faris surbendigon sur mini-disko. La publiko, plejparte pliaĝuloj, reagis tute entuziasme. Montriĝis bona ideo, elekti kelkajn "klasikaĵojn" kaj tradiciajn kantojn.

    La sekvan vesperon, sin prezentis la ĥoro de la dorskorbuloj (Kiepenkerlchor) el Nordwalde. Ili kantis ĉefe en la malaltgermana, sed ankaŭ du kantojn en Esperanto. Je mia agrabla surprizo, la Esperanto-kantado ege bone sukcesis. Mi jam aŭdis Esperanto-artistojn kun pli malbona prononcado!

    La bildo estis io tre aparta por mi kiel denaskulo: En mia hejmvilaĝo Nordwalde ĥoro kantas en Esperanto tradukojn el la malaltgermana, portante tradiciajn vestojn de mia regiono. Mi ne plu pensintus, ke eblus iam kunigi la denaskulan parton de mia identeco kaj la Germanan parton tiom bone.

    Unu Nederlanda gasto cetere estis Roel Haveman. Lian tradukan laboron rilate al Esperanto-muziko mi estimas ekde jaroj. Precipe menciinda estas liaj "Konsiloj pri tradukado de kantotekstoj al Esperanto".

    Ankaŭ la resto de la programo tre plaĉis al mi. Entute iĝis tre gaja renkontiĝo kun la tipa Esperanto-etoso, kiun mi konas ekde multaj jaroj.

    La gazetaro raportis pri la evento en diversaj artikoloj. En la reto mi trovis la jenajn:


    Current Mood: jubilant
    Current Music: Billy Joel - Odoya
    Friday, October 12th, 2007
    5:20 pm
    Mono mankas nin sed amo ne
    Hodiaŭ mi iĝas 31-jara. La nova vivoaĝo ne havas multan signifon. Sed mi troviĝas en multe pli bona stato ol dum la antaŭaj naskiĝtagoj. Nur necesas legi kion mi skribis dum la 30a, 29a, 28a kaj 27a. Mia persona situacio ne tiom bonis ekde 1999/2000, kiam mi havis 23 jarojn. Detalojn mi ne mencias, sufiĉas noti, ke mi estas kontenta. La resto ne gravas.

    La unuaj gratuloj jam atingis min hieraŭ iomete post la 22a vespere. Tro fruaj gratuloj alportas malbonŝancon laŭ Germana superstiĉo. Sed la persono, kun kiu mi parolis, loĝas en alia tempozono, tiel ke oni diris la bondezirojn post noktomezo. Mi admiras tiun tre ruzan metodon por esti la unua!

    Du donacoj cetere jam venis antaŭ kelkaj tagoj. Tamen ili ne estis nur por mi, sed por ĉiuj. Persone senpage disdonas la du albumojn "En la spegulo" kaj "Povus esti simple" tra la interreto.

    Bertilo Wennergren eĉ rekte atentigis min pri tio per retmesaĝo, kvankam mi jam estis leginta la novaĵon ĉe lia TTT-ejo. Intertempe ekzistas raportoj pri la unuaj sukcesaj elŝutoj kaj taglibra enskribo kun kelkaj teknikaj detaloj. Aŭ necesas instali apartan programon por t.n. bita torento aŭ registriĝi ĉe la TTT-ejo "Ipernity" por rekte preni la pezajn WAV-dosierojn. Tiu formato garantias tre altan kvaliton, sed forprenas centojn da MB. Nun eĉ ekzistas alia bita torento kun MP3-dosieroj de ambaŭ albumoj.

    Kiu ankoraŭ ne konas tiujn du albumojn kaj hezitas, al tiu mi rekomendas legi mian recenzon pri "En la spegulo" kaj mian recenzon pri "Povus esti simple". Krome eblas elŝuti po tri kantojn en la MP3-formato ĉe musicexpress.com.br de kvar Persone-albumoj, inter ili la du menciitaj.

    Personoj, kiuj plendas, ke Esperanto-albumoj malfacile haveblas, espereble uzos tiun ŝancon por akiri du altkvalitajn albumojn. Kelkaj jam demandis, ĉu ne ankaŭ eblas oferti pliajn. Tio montras la ĝeneralan problemon, ke homoj neniam kontentiĝas, sed ĉiam volas pli.

    Mi devas atentigi ankaŭ pri la negativa flanko de tiu senpaga oferto: Ĝi okazas, ĉar la membroj de Persone ne kredas, ke eblas reeldoni tiujn du albumojn kompaktdiske je realismaj financaj cirkonstancoj. Koncize tio signifas, ke la plej fama Esperanto-rokgrupo ne trovas la rimedojn por denove produkti 500 ĝis 1000 ekzemplerojn kaj vendi ilin ene de kvin jaroj. Kion tio diras pri la forteco kaj graveco de Esperanto-muziko kaj sia publiko? Se homoj denove plendas pri manko de artistoj kaj novaj kantoj, mi scias, kien direktigi la fingron por montri la problemon. Ekonomio ne diktu ĉion, sed videblas, kien aferoj iras se mono forestas...

    Current Mood: jubilant
    Current Music: Harry Rabinowitz and Orchestra - From Russia With Love
    Monday, October 1st, 2007
    12:34 am
    El Rusio kun amo
    Estis tre amuze surmeti "Back In The U.S.S.R." en la diskoteko dum la Rusiaj Esperanto-Tagoj 2007. Tamen dum mia feriado en Rusio, kompreneble mi aŭskultis ne nur mian preparitan diskon, sed ankaŭ alian muzikon. Kelkaj kantoj kaptis mian atenton tie kaj ekde tiam mi ĉiam ligas ilin al mia tempo en Rusio:

    • Black: Wonderful Life

    • Reamonn: Tonight

    • Sunrise Avenue: Fairytale Gone Bad

    • Epidemia: Всадник из Льда (versio de E. R.)


    La laste menciitan, "Vsadnik iz Lda" (Rajdanto el glacio), mi jam konis antaŭe. Sed tre plaĉis al mi ekscii, ke oni ŝatas la grupon Эпидемия (Epidemia) ankaŭ en Rusio mem! Mi malkovris ĝin fine de 2001 kaj tre ĝojis, kiam mi en septembro 2003 finfine kapablis legi la cirilajn titolojn de iliaj kantoj (sen nepre kompreni ilin).

    Current Mood: loved
    Current Music: The Vibrators - Disco in Moscow
    Sunday, September 30th, 2007
    8:21 pm
    ...ne venis al la lito dum la pasinta nokto
    Mi ĉiam diris: "Se mi iam venos al Rusio, mi volas vokaĝi al tri urboj: Moskvo, Sankt Peterburgo kaj Ĉeboksaro." Kompreneble ekster Esperantujo malmultaj homoj komprenas tion. Dum la somero mi sukcesis realigi du dezirojn el la tri.

    Sed mi ne nur vizitis du urbojn, sed ankaŭ Esperanto-renkontiĝon: Mi estis ĉe la 7aj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) en Primorsko-Aĥtarsk ĉe la Azova maro en la regiono Krasnodar.

    RET-emblemo
    La oficiala TTT-ejo de RET 2007 donis tre allogajn informojn kaj pri la loko kaj pri la grandeco de la aranĝo. Mi estis unu el la malmultaj eksterlandoj gastoj, kvazaŭ "ekzotikulo". Unu el la aliaj gastoj el fora lando estis [info]sennomo, kiun mi ekkonis tra komento al leginda enskribo de Sonja Kisa. Li estas la aŭtoro de satira artikolo pri "necesaj lingvaj reformoj". Ankaŭ dum RET 2007 li montris sian bonan humuron.

    Kvankam eblus mencii multajn aferojn, mi ne volas skribi ĉiujn detalojn, ĉar nur veteranoj kaj aktivuloj komprenus ilin. Ĝenerale mi tre ĝuis la someron kaj la proksimecon de la maro.

    En fadeno ĉe E-Novosti kelkaj homoj skribis pri la renkontiĝo. Krome legeblas artikolo en Libera Folio de Andrej Grigorjevksij kaj artikolo de Valentin Melnikov ([info]vmel. La plej surpriza novaĵo konsistas el tio, ke necesis savi partoprenantojn el la maro. Bildoj ankaŭ troviĝas en la reto, ekzemple la fotaro de Lusi Rimon kaj multegaj fotoj de Aleksandr Milner.

    Kvankam mi intencis rezigni pri fotado dum la pasintaj jaroj, mi aĉetis ciferecan fotilon kelkajn tagojn antaŭ ol vojaĝi al Rusio. La aparato ne kostis tro kaj transiri de tute mekanika ekzemplero al tute moderna, ellasante kelkajn generaciojn, ne estas tro malŝpara ago. Mi faris entute pli ol 160 fotojn, sed mi hezitas meti ilin al mia flickr-fotaro. Kelkaj estas privataj, aliaj montras ĝeneralajn lokojn kaj nur montri etan elekton falsigas la bildon pri mia vojaĝo. Krome mi ne konstante fotis.

    Ankaŭ dum la RET okazis kelkaj notindaĵoj rilate al muziko:

    1. Mi laboris dum unu nokto kiel DĴ en la RET-diskoteko. Do al mia listo da landoj, en kiuj mi surmetis muzikon, finfine post sep jaroj aldoniĝas sesa lando! Fakte oni antaŭvidis duan nokton por mi, sed pro tempomanko ni simple rezignis pri ĝi. Cetere mi revidis mian DĴ-kolegon Jan Schröder, kiu nun loĝas en Novoĉeboksarsk. Li DĴumis dum du noktoj.

    2. Mi fintradukis plian kanton por La Kuracistoj. Ankoraŭ bezonatas kontrollegado de alia persono. Se ĉio bonas, tiam ĝi estos la sekva traduko al "En ordo", kiun mi finis antaŭ unu jaro dum la somero.

    3. Dum posttagmezo mi prenis la tempon por demandi JoMo pri detalkorektoj. Mi ja volas aldoni tekstojn kaj akordojn de liaj kantoj al la publika kantaro. La rezulto estis tre esperiga, eĉ se mi (kiel ĉiam) ne certas, ĉu mi ĉion bone komprenis kaj nenion forgesis.

    4. Okazis pluraj koncertoj. Interalie mi spektis tiun de Miĥail Povorin. Mi ja tre ŝatas lian kanton "Lipoj". Tre impresis min Paŭlo Moĵajev. Bonaj kantistoj maloftas en Esperantujo. La kulmino tamen estis la koncerto de JoMo, kiu kiel kutime dancigis kaj ŝvitigis la homojn. Je la fino li kantis "La Bamba". Tiam ankaŭ Paŭlo Moĵajev venis sur la scenejo por kunkanti. Mallonge poste mi aliĝis kiel tria kantisto. Poste ni ankoraŭ prezentis aliajn kantojn, nome "Ska-virino", "Ĉu vi volas danci?" kaj "Hej la nizoj!". Dum la laste menciita kanto, ankaŭ Georgo Handzlik kunkantis. Poste JoMo kaj li aldonis la pollingvan version. Je la fino ni kvarope finis per "Mariŝa, kisu min". Mi ne ŝatas tiun kanton, sed estis taŭga finaĵo. La publiko vere ege ĝuis tiun spontanean internacian muzikadon. Kvar homoj el kvar landoj (Francio, Ukrainio, Germanio, Pollando) staris sur la scenejo, kaj ĉiuj estis eksterlandanoj!



    Current Mood: thoughtful
    Current Music: Billy Joel - Leningrad
[ << Previous 20 ]
la muzika TTT-ejo de Kunar   About LiveJournal.com