| russ ( @ 2004-09-13 12:08:00 |
mia brila kariero
Antaŭe mi planis dungiĝi en ŝtata departamento post mia longa vojaĝo, sed bedaŭrinde mi lernis (post ol mi revenis) ke ili jam dungis sufiĉe multajn novulojn dum mi vojaĝis, do ho ve, kion fari? Kaj efektive, la vojaĝspertoj ĥaosigis mian cerbon kaj miajn celojn. Nu, mi ankoraŭ pripensas tion: mi efektive pripensas diversajn ideojn kiel transloĝiĝi al Portlando, aŭ eĉ reveni al Ĉinio por loĝi kaj instrui la anglan... estas tro multaj eblecoj!
Nu, antaŭ du semajnoj, mi verkis novaĵnoticon por ĝangalo; post tio, mia nova brila kariero kiel internacia ĵurnalisto fartas eĉ pli bone...
Ĉe ĝangalo aperis kelkaj pluaj noticoj de mi, kaj tiam pli longa kolumno (petita de redaktoro por la tria datreveno de la 9/11-atako). Iom surprizis kaj honoris min ricevi inviton verki tiun eseon lastavendrede. Mi fakte nur havis kelkajn horojn por verki tiun eseon, sed iu leganto de mia taglibro scias ke mi jam havas fortajn opiniojn kaj multan scion pri la usona militpolitiko kaj la milito kontraŭ terorismo... do ne mankis al mi ideoj kaj skribindaĵoj pri la temo! Ĉiukaze, ĝangalo ŝatis ĝin kaj ni lastatempe retpoŝtadas multe, kaj nun mi invitiĝas kontribui kolumnojn ĉiumonate. Mi feliĉas ke ĝangalo interesiĝas pri mia verkado, kaj fakte tio sentas kiel honoro kaj signo ke mi efektive iom kompetentas pri Esperanto... Do mi akceptas la inviton skribi pli da kolumnoj. Mi pensas ke ĉi tio estos interesa defio kaj bona oportuno.
Honeste, mi havas strangan senton pri la afero, pro kelkaj kialoj. Ekzemple lastatempe mi parolis kun kelkaj amikoj pri mia deziro uzi Esperanton profesie iel, kaj tiam subite ĉi tiu ĝangalo-situacio pli-mal-pli magie okazas, kiel sonĝo; kompreneble la kompenso ne vere temas pri multa mono, sed sentas kiel bona paŝo. Do la ideo labori per Esperanto ne plu ŝajnas kiel tuta fantazio. Mi iom hazarde falis en ĉi tiun postenon, sed mi tre feliĉas pri la afero.
Kaj la afero ankaŭ iom nervozigas, ĉar mi nur studis Esperanton malpli ol du jaroj, kaj mi ege konstatas ke sperto kaj scio ankoraŭ mankas al mi. Do iom aŭdacas skribi en unu el la famaj Esperantaj novaĵretpaĝaroj, anstataŭ simple en taglibroj kaj retpoŝtlistoj; ĉu egoismas? Unue, mi simple volis liveri mallongajn novaĵnoticojn, kaj tiam ĝangalo demandas al mi ĉu mi volas skribi longajn kolumnojn. Ĉu miaj politikaj kulturoj pensoj kompensas por mia nebonega Esperanto? Nu, kial ne skribi, se ĝangalo ŝatas miajn tekstojn? Estas bona oportuno por ekzerci kaj plibonigi mian lingvan lerton, kaj estas bona paŝo al ceteraj oportunoj labori per Esperanto. Nu, mi vidos kio okazos.
Kaj la nova artikolo, pri 9/11, precipe interesas al mi, ĉar mi nun sentas kiel kvazaŭ-reprezentanto de Usono. Unuflanke, la politika parto de mi volas klarigi al neusonaj Esperantistoj ke multaj usonanoj ne subtenas la celojn de nia registaro. Aliflanke, mi ankaŭ konstatas ke (bedaŭrinde) multaj usonanoj ankoraŭ subtenas la Bush-politikon. Do finfine, kompreneble, mi nur povas reprezenti mian propran vidpunkton.
Fine, alia interesa afero estas ke neniuj el miaj tekstoj aperis precize kiel mi skribis, ĉar iomete da redaktado kaj korektado okazas. (Bonŝance, miaopinie la ŝanĝoj temas pri plibonigado, do bone!) Post miaj lastatempaj jaroj da mempublikigado per la reto, tio estas malsama sperto!
My job at the state agency fell through because they hired all the new folks they needed while I was on my trip. Meanwhile my trip scrambled my brain anyway and I'm trying to figure out what I want to do. I have somewhat unexpectedly stumbled into a brilliant career as an international journalist... ok, it doesn't actually pay much, but it's still a very cool thing for me. I originally just thought I'd send ĝangalo an occasional short news notice, then the next thing I know they're inviting me to send longer columns, so I just did one about 9/11, which feels weird, like I'm uncomfortably a representative of the US (or at least the progressive wing of the US) to the world - and also I'm still very conscious that my Esperanto skill is by no means excellent yet, but it seems to be good enough, so why not? It's a good opportunity to learn and improve, and a good step to further opportunities to work with Esperanto.