russ ([info]goulo) wrote,
@ 2006-01-06 13:38:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
is
Jen miaj IS-fotoj.

Dum multaj jaroj mi pasigis la silvestran feston ĉe amiko shaevel, kiu ĉiam aranĝas bonan feston. Ĉi tiu jaro kompreneble malsamis. Mi pasigis semajnon en IS, la esperanta renkontiĝo en Germanio. Mi feliĉas ke mi iris. La evento mem estis miksaĵo de bonaj spertoj kaj iom da ne tiom bonaj aferoj (ĉefe rilate al malvarmo), sed plejparte ĝi estis bonega afero. Min plaĉis denove esti en Esperantio. Tro multaj aferoj okazis por organizi la pensojn kaj prezenti detalan raporton, do mi simple skribos tiujn memorojn, kiuj venas en mian kapon. Mi antaŭpardonpetas ke mi sendube forgesas diversajn indajn aferojn.

Estis ĉ 180 homoj (se mi memoras), el 25 landoj. Oficiale 4 estis el neeŭropaj landoj (mi estis unu el tiuj).

Mi busveturis tien kun a2na kaj Jaĝa (kiun mi antaŭe renkontis dum la adiaŭa festo por Felix antaŭ kelkaj semajnoj) kaj Łukasz (de Varsovio). Tio estis longa 14-hora malfrunokta vojaĝo, iom surreala kaj sendorma. Ni alvenis en Ksanten, inter la unuaj alvenantoj, kaj IS ankoraŭ ne pretis ricevi nin do ni vagis en la urbcentro kaj trovis bonan italan restoracion, kie la kuiristo aŭskultis nin kaj demandis ĉu ni estas parolantaj tiun lingvon "Esperanto", kio plaĉis. Li parolis al ni germane, kaj min plaĉis kiom multe mi komprenis, spite mian mankon da ekzercado de la germano post kiam mi supozeble lernis ĝin antaŭ multegaj jaroj en lernejo.

Tiu kuiristo ankaŭ montris al ni grandan artikolon pri IS en la ĵurnalo. Estis pluraj tiaj artikoloj dum la semajno, do tio bonegis. Ĝenerale en Eŭropo ŝajnas ke Esperanto estas pli videbla en la novaĵraportoj ol en Usono, kie (ekz) ni eĉ ne povis interesi la lokajn gazetojn pri la jara landa kongreso, kiu okazis en Aŭstino en junio.

La vetero estis ege pli malvarma kaj venta ol en Vroclavo, kaj mi iom eniris malagrablan humoron pro malkomforta malvarmo, manko de dormo, indiko de malvarmumo, ktp. Post la pica manĝado kaj agrabla konversaciado, mi sentis min pli bone. (Kaj bonŝance mi ne tre malsaniĝis dum la semajno. Post mia malsana mizera sperto dum IJK kaj IJS pri malvarmumado mi tre timis ripeton de malvarmumego...)

Dum la unuaj kelkaj noktoj, nia dormĉambro frostegis, sed ni petis helpon kaj iu riparisto plibonigis la situacion. Tamen estis granda temperatura diferenco inter la komforta partero kaj la malvarma supera etaĝo.

Okazis amuza interkona vespero, kiun estris JoMo per amuza grupkantado kaj dancado. Fakte ĉiunokte okazis iu muzika afero, kaj tio estis bona afero por mi, ĉar mi tiom ĝuis tiujn Esperantajn koncertojn dum mia somera vojaĝo do sentis la mankon de ili. Inter aliaj mi plej memoras:
- Krio de Morto (kiun mi aŭdis sed ne vidis en IJK) - laŭta metala rokmuziko, kiu dancigis min tre energie
- Amir de Esperanto Desperado - tre plaĉa pli kviete muziko
- Johannes (kiun mi antaŭe tute ne konis) kiu ludis pianon kaj kantis multlingve, inkluzive du kantojn de John Lennon, plus "Stairway to Heaven" - tiuj anglaj kantoj donis al mi agrablan nostalgon
- Jaĝa mem kantis polan kanton dum la internacia vespero kun delikata piana kaj gitara akompanado, kaj tio vere estis mia plej ŝatata programero tiuvespere
- iun kanton de Kunar, kio estas verŝajne malnova kanto de iu grupo kies nomon mi ne memoras
- Dolĉamar - kvankam la freŝbakita nova Dolĉamar (Patrick plus du novaj membroj) ankoraŭ ne estas tiom impona kiom tiu Dolĉamar en KEF, tamen plaĉis aŭskulti tiun muzikon vive denove!

La taga programo ne havis multajn aferojn kiuj allogis min (kaj mi maltrafis kelkajn eventojn pro dormado, mi konfesas); tamen ĝi havis kelkajn interesaĵojn. Plej memorindaj estis:
- Prezento de afrikano Olubunmi kiu loĝas en Ĉinio, pri siaj spertoj
- Leciono pri tokipono de Marek - tio inspiris min kaj a2na ekparoli tokiponon pli serioze
- Aligatorejo (pli da informo sube)
- tuttaga ekskurso, kiu fimemorindas pro la terura malvarmo (ne nur malforta mi estis mizera...) ... kies brila ideo estis "Bone, ni pasigos tutan tagon ekstere en malvarmaĉa ventega vetero!"? :) Ni turismis en praruinaĵoj sed multaj homoj apenaŭ atentis la gvidantojn pro malkomforto. Poste ni vizitis katedralon, kiu estis enkonstruaĵa afero do pli interesa kaj ĝuinda. Tiam okazis cetera horlonga promenado en la urbcentro, kaj la vento plifortiĝis kaj pli malvarmdoloris. Nu ni ĝuis varman teon en kafejo je la fino. Ankaŭ amuzis viziti du ludbutikojn kaj vidi germanajn versiojn de tabulludoj, kiujn mi ofte ludis en Aŭstino.

Mi ĝuis renkonti elgrande vizaĝo al vizaĝo finfine, post tiom multa komunikado livejournale!

Mi ĝuis rekonekti kun diversaj homoj, kiujn mi renkontis dum la somera vojaĝo (ekz amuzulo, karulin, kunar, Lautica, Petro, Indre, Adenjo, Ben, Platono, i.a. - pardonu min ke mi certe ne mencias ĉiujn), kaj plaĉis konatiĝi kun novaj. Dum tiaj grandaj eventoj kun multaj homoj nekonataj al mi (sed kiuj plejparte ŝajnas koni unu la alian), mi ofte heziteme kaj malbone sociumas. Fojfoje mi zorgas ke tio ŝanigas min malĝentila aŭ ia, kvazaŭ mi ne volas renkonti aliajn homojn, sed tute male. Cetera problemo estas ke fojfoje mi ankoraŭ malbone komprenas iujn Esperantistojn, pro rapida aŭ malklara parolo, aŭ pro forta nacia akĉento, kaj tio ĝenas min ĉar tiu problemo aŭskulta aperas en mia lingva lernado ĝenerale (ne nur pri Esperanto), mi rimarkas. Mi pensis pri la afero dum IS kaj pensas ke (almenaŭ parte) temas pri mia unulingva infaneco kiel tipa usonano - mi pensas ke mi pli lerte distingus sonojn kaj vortojn se mi lernintus plurajn lingvojn dum juneco. Sed mi ne scias. Mi optimismas ke pli kaj pli ekzercado helpos min pli bone kompreni fremdan paroladon. Ĉiukaze, pro diversaj tiaj kialoj mi ne tiom sociumis tiom multe, kiom mi deziris.

Malfrunokta vivo konsistis el diskoteko (kiun mi malofte vizitis), trinkejo (kiun mi nur vizitis por aĉeti trinkaĵon kaj eliri, pro multa ĝena fumo), kaj gufujo (kiu plaĉis pro trankvila malluma etoso).

Manĝoservo bonis. Fojfoje la manĝo tedis kaj maldiversis, sed plejparte estis bona, kaj precipe bonegis ke oni eksplicite faris veganan manĝon (verŝajne plej danke al Felix). Mi esperas ke vegana manĝelekto estiĝos norma afero ĉe E-eventoj. Mi konfesas ke la bonega restoracia situacio en Aŭstino tre dorlotis min pri facila vegetara kaj vegana manĝado, do Eŭropo ĝis nun ĝenerale ne tiom imponas tiurilate (precipe en Vroclavo, bedaŭrinde), tamen mi vere aprezas ke IS tiom bone traktis veganojn.

La nokta filmprogramo prezentis "La horoj" subtekstigita de mi dum la unua nokto, sama kiel en IJK, kaj mi pensas ke mi prefere ne ĉiam estus la unua filmo ĉar ŝajnas ke malpli da homo venas dum la unua nokto, kaj estas pli da teĥnikaj problemoj. Tamen eble 10 homoj spektis kaj mi ricevis kelkajn komplimentojn poste. Duanokte estis "Dług" de a2na, kun la ege plibonigitaj subtekstoj, kaj plaĉis ke pluraj homoj volis demandi al ŝi pri la filmo kaj la realvivaj eventoj post la spektado.

Mi kaj a2na pensas ke absurdas montri filmojn tiom malfrue (je la 1-a horo matene!) ĉar multaj homoj simple ne emas resti veka tiom malfrue por spekti filmon. Kaj la tago programo havis malplenajn horojn post matenmanĝo kaj vespermanĝo, kio eĉ pli pensigis nin "Kial ne montri filmojn ankaŭ en mateno aŭ vespero?" Ĝenerale ŝajnas ke la filmprogramo ne ricevas multan respekton, ĉar ankaŭ ni ne ricevis kotizrabaton ĝis post kiam la IS-estroj diskutis dum la semajno kaj finfine donis al ni rabaton. La multegaj horoj de laboro por subtekstigi filmon certe pli longis ol la laboro por prepari multaj el la nefilmajn prezentojn kiuj aŭtomate ricevis rabaton. Do mi scivolas kial filmsubtekstado ofte ne meritas rabaton (aŭ nur post peto kaj debato) en multaj E-eventoj (ne nur IS). Pripensante tion, kaj la malgranda nombro de homoj kiuj spektas la filmojn (ĉu pro manko de intereso, ĉu pro la malkonvenega horo de montrado), mi fojfoje miras ke homoj eĉ volas subtekstigi filmojn - evidente estas laboro stulta iusence, tamen mi ĝuas ke celas fari duan filmon por 2006.

Estis bonega ludsalono (plejparte dediĉita al ludoj, sed fojfoje uzata por prelegoj), unuafoje laŭ a2na. Homoj lasis diversajn kart- kaj tabulludojn en la ĉambro por ke aliaj ludu ilin. Ofte ni vizitis tien kaj ludis Quarto (eleganta strategia ludo, kiun donis al mi/ni a2na kiel kristnaskan donacon), Jenga (tre populara), Set (pri kiu a2na bonegas kaj mi aĉas) kaj eĉ ŝakon (kiun mi malofte ludas), plus Adenjo instruis min, a2na, kaj Ben kiel ludi iun francan kartludon por du paroj de ludantoj, kio estis amuza afero ĉar mi apenaŭ ludas tiastilajn ludojn. Mia sola propono por plibonigi la ludsalonon estas havi paperon kun oftaj ludterminoj (ekzemple pri ludkartoj, ŝakpecoj, ktp) en Esperanto.

Estis amuza stulta komika pupteatraĵeto, kiun mi hazarde vidis tri fojojn.

La aligatorejo tre plaĉis kaj amuzis. Antaŭe mi ne ĉeestis ĝin dum aliaj E-eventoj, ĉar mi baze nur parolas la anglan kaj Esperanton, sed a2na konvinkis min provi mian polan, kaj mi tre feliĉas ke mi partoprenis. Estis ege amuze paroli la polan kun alia kiu respondas angle aŭ pole aŭ alilingve, kaj aliaj parolas germane (kiun mi pli bone komprenis ol mi atendis, hura), ktp. Tre surreala lingva miksaĵo, kiun mi tre ĝuis. Mi konstatis ke mia polo pli bonas ol mi pensis, sed samtempe mi konstatis kiom multa laboro restas. Mi tre ĝuis la aligatorejon kaj certe partoprenos en estontaj eventoj. Cetere, mi celas pli bone regi tokiponon por uzi ĝin en estontaj aligatorejoj...

La revena vojaĝo hejmen simile longis, kaj ni finfine alvenis en Vroclavon je la 4-a atm, lacaj sed feliĉaj pri la semajno.

Finfine plej bona afero estis pasigi novjaran feston kun koramikino, unuafoje dum tro multaj jaroj. Mi ofte miras kaj dankas pro hazarda renkonto en Helsinko kiu finfine kondukis min al ĉi tiu punkto en la vivo. mi olin e jan ana.


For many years I spent New Year's Eve at shaevel's party, which was a great tradition but not possible for me this year. Instead I spent the week at IS (annual German Esperanto event). This was overall a very good week. Too much stuff for a complete organized report, so some random memories and thoughts:

There were about 180 people (if I recall), from 25 countries. Officially 4 were from non-European countries (I was one of them).

I arrived with a2na, Jaĝa, and Łukasz (from Warsaw) by bus (14-hour bus journey, surreal and minimal sleep), and the 4 of us found a good Italian restaurant in the town square of Xanten (the only German town whose name starts with X). There the chef heard us talking and asked if it was the language Esperanto. That was fun, and he talked with us (in German) and I was surprised and pleased how much I remembered after many years of not using it since high school. He showed us a big (German) news article in the newspaper about the event.

There were several news stories in the local media about IS. In general, Esperanto has more visibility in Europe than in the US (where we couldn't interest the local media in the US national congress in Austin last June).

The weather was friggin' cold. Luckily most of the time was inside. There was an all-day excursion which involved a lot of walking around outside (and not just warm-weather-me found it to be fairly miserable). (I had to wonder who thought it was a great idea to walk around in sub-freezing weather with strong wind for hours. :)

Every night had different fun musical concerts and such, which I enjoyed a lot and had been missing since my summer trip where I heard so many Esperanto bands. Some musicians I'd seen before, and some were new to me, including a German Johanes who played piano and sang songs in about 5 languages, including some John Lennon and even "Stairway to Heaven", which gave me a pleasing surreal sense of nostalgia. Also Jaĝa (whom I first met at Felix's farewell party a couple weeks ago) sang a Polish song the last night with some nice piano and guitar backup which was very enjoyable and beautiful.

There were some interesting presentations during the days. I liked a talk by an African who's been living in China for a few years. There was also a fun lesson about toki pona, which inspired me and a2na to start talking in toki pona. To my surprise it works somewhat well for simple conversation, better than in writing I think, since in conversation the context is clearer. For a long time I've been meaning to go back and re-study toki pona, so thanks to Marek (the presenter) for instigating it. toki pona li pona.

Apparently mostly thanks to Felix, there was a vegan food service, and they did a good job. I'm spoiled by the ease of finding good veggie food in Austin, so Europe so far has generally not been so impressive in that department, but I definitely appreciate that they made the effort and did a pretty good job of it during this event. I hope it becomes more and more standard to offer vegan options at these Esperanto events.

a2na and I showed our subtitled films again (with much improvements). Only a dozen people seem to show up for the screenings, and I think a lot has to do with it being at 1am which is frustrating. We'd both like to see more respect given to films during these events. The amount of work that goes into subtitling and the small number of people who end up seeing them means it's definitely a labor of love!

There was cute funny silly puppet show in Esperanto which I ended up seeing 3 times.

I didn't socialize as much as I would have liked, and I sometimes worry that this makes me appear standoffish like i don't want to meet people, which is far from the truth. This was partly my usual lameness at socializing in big groups of people who all seem to know each other but whom I don't know very well or at all, and also partly because I still have trouble understanding some people's speech in Esperanto when it's too fast or unclear, or has a strong national accent - I think this has to do with my having been raised as a lame monolingual American so I just never acquired good listening comprehension skills. It's an annoyance and frustration in all my language learning (especially Polish now of course). I'm optimistic that more and more practice will help.

A fun crazy event in many Esperanto gatherings is the aligatorejo, where people speak in any language except Esperanto and their native languages - so it's a way to practice other languages. Often people are conversing with each other, one in language X and the other replying in language Y. Very surreal! In past events I'd never gone to the aligatorejo, because I basically only know English and Esperanto. Now I wish I had - it was really funny and cool, and even just listening to other people talk was fun - again I was surprised that I understood a fair bit of German even though I still don't remember enough to say much of anything, and of course I practiced Polish now - there were a half dozen or more people who knew Polish as a second language. And of course native Poles spoke English to me while I replied in fractured Polish. Highly recommended. And I resolve to know toki pona sufficiently well for the next aligatorejo...

There was a nice room specifically for gaming (apparently for the first time at IS) and we spent a fair amount of time there. People left games there for people to play during the week. We played Quarto (an elegant strategy game which a2na got me/us as a xmas gift), Set (which she rules at), Jenga (very popular), and even chess (which I normally don't play much). Also Adenjo taught us a French trick-taking card game which was confusing but fun. My sole recommendation for future game rooms is to have a printed list of common game terminology (e.g. play cards, chess pieces, etc) in Esperanto.

The return vojage to Wrocław was also long and we finally arrived at 4am, tired but happy with the way the week worked out.

Finally, it was of course very wonderful hanging out with a girlfriend on New Years Eve for the first time in an all-too-long time. I am often amazed and thankful that a chance encounter in Helsinki has led to this new stage in my life. mi olin e jan ana.


Lubię IS, i a2na jest bardzo dobra! (Jeszcze nie piszę po polsku dobrze! :)


jan mute toki Epelanto li pona. lete li ike. jan ana li pona mute. :)


(Post a new comment)


[info]hipacia_escher
2006-01-06 05:51 pm UTC (link)
Nu, kiel babele tiu enskribo!
La fotoj estas tre interesaj, malgraux mi preskaux frostigxis nur pro la vidado de la pezaj vestoj. =^)
Mi kredas ke Lautica, kiun vi menciis, estas la sama germana knabino kiun mi renkontis cxe la bienlernejo Bona Espero, pasintmarte. Eta esperantujo, ja! ;^)

(Reply to this)


[info]sonjaaa
2006-01-06 06:52 pm UTC (link)
IS!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!1111111unu

Mi ĵaluzegas!!! Fartu bone, kara!!

:) :) :)

(Reply to this)

Rabata rebato :-)
[info]felicx
2006-01-06 11:47 pm UTC (link)
Eble mi povas provi klarigi la diskuton pri la subtekstigo kaj rabato. Laŭ mia kompreno la rabato estas kvazaŭ repago de tempo perdita dum IS pro programeroj. Se la IS volus pagi al tiuj, kiuj antaŭ IS helpas sukcesigi ISon, la tuta KKRen kaj multaj estraranoj devus ankaŭ ricevi rabaton. Tial laŭ mia memoro ni iam decidis doni rabaton nur por surlokaj kontribuoj.

Evidente ne ekzistas justa solvo. Eble tiu decido iam estis ankoraŭ parte kaŭzita pro la germana principo de reguleco, de kiu ni nun iom pli devias denove. Mi ĝojas, ke ankaŭ subtekstigo estas agnoskita kiel rabatinda kontribuo, ĉar vere ĝi ja estas multe da laboro. Aliflanke oni povus tamen sin demandi ĉu estus juste ricevi rabaton por la montrado de la sama filmo en pluraj renkontiĝoj.

Mi ĝojas, ke plaĉis al vi la kanto de Jaĝa. Bedaŭreginde mi ne povis aŭskulti ĝin...

(Reply to this)(Thread)

Re: Rabata rebato :-)
[info]goulo
2006-01-07 03:30 pm UTC (link)
Nu laŭ mia sperto la subtekstintoj kutime partoprenas la montron de sia filmo kaj respondas demandojn pri ĝi, do "perdas" tempon same kiel aliaj prezentantoj.

Laŭ mi, se oni laboras por plibonigi la renkontiĝon, kial devas gravi ĉu tiu laboro estas farita antaŭ la evento aŭ dum la evento? Laboro estas laboro. Kaj eĉ dividita inter la 3 eventoj, kie montriĝis mia filmo, la laboro grandegis. Nu ĉio bonas, kio finiĝas bone, do mi feliĉis ke oni agnoskis la kontribuon per rabato finfine. :)

Bedaŭrinde ja ke vi maltrafis la kanton!

(Reply to this)(Parent)(Thread)

rabatosistemo
[info]kunar
2006-01-08 01:43 am UTC (link)
Mi, kiu kunorganizis la Internacian Seminarion sepfoje, ne memoras la regulon, kiun [info]felicx menciis. Do devas esti inventaĵo el la pasintaj tri jaroj, post mia tempo.

Estas la unua fojo, ke mi legas tiun difinon de rabato. Kutime ja ĝi estu kompenso por la neorganizantoj pro la investita tempo (kaj foje perditaj nervoj). Neniam ekzistas justeco inter organizantoj kaj kontribuantoj laŭ la rabato, do tion oni ne alcelu.

(Reply to this)(Parent)(Thread)

Re: rabatosistemo
[info]felicx
2006-01-09 08:14 pm UTC (link)
Nu, KKRen antaŭ du aŭ tri jaroj ŝanĝegis la rabatsistemon por KKRenanoj kaj tie mi legis tiun ĉi argumenton.

La demando ĉiukaze estas, kial homoj ricevu rabaton. Rabatoj ja plimultekostigas la renkontiĝon por ĉiuj. Ju pli da homoj postulas rabaton, des pli devas la aliaj pagi.

Kaj Russ, mi supozas, ke vi ne faris la filmon, ĉar vi volis per tio ricevi rabatojn en IS.

Origine la rabatoj estis verŝajne elpensitaj por homoj, kiuj sen rabato ne povas veni al IS pro monaj kialoj. Sed tiun econ, ke ili sen ne povus partopreni, ni ne povas kontroli, do ni simple donas al ĉiuj. Mh, justeco simple ne ekzistas ;-)

(Reply to this)(Parent)(Thread)

Re: rabatosistemo
[info]goulo
2006-01-10 07:08 am UTC (link)
Vi tute pravas ke mi ne faris subtekstojn por ricevi rabaton - estis laboro de amo... sed mi sentis ke, se rabatoj por kontribuoj ekzistas, estas maljusta kaj malrespekta ne agnoski ke subtekstigo estas kontribuo (kaj tre laborplena kontribuo). Oni ŝatas senti ke la laboro estas aprezata, kaj se rabato estas la maniero por montri tion, do oni volas rabaton. Plue, kvankam dek eŭroj ne estas grandega monkvanto, tamen mi pensis ke ni meritis ĝin pro la rabatsistemo, kaj mi kompreneble prefere ricevus dek eŭrojn ol ne. :)

Ĉu oni efektive kredas ke dek eŭroj estas granda diferenco - ĉu oni povus veni al IS nur kontraŭ dek malpli eŭroj? (Hm, aŭ eble se oni kontribuas plurajn aferojn, ĉu oni gajnas pli grandan rabaton, du sume la diferenco povas esti ne tiom bagatela?)

(Reply to this)(Parent)(Thread)

Re: rabatosistemo
[info]felicx
2006-01-10 09:10 pm UTC (link)
Mi kredas memori, ke iu diris, ke iam la maniero por malmultepagipovaj orienteŭropanoj estis nome multege kontribui en IS por financi la vojaĝon kaj ĉeeston.

Ĉar ni ŝanĝis la rabatsistemon tiel, ke arigo de kontribuo kvazaŭ "radikfunkcie" rilatas al la nombro de programkontribuoj, ĉio ĉi eble devas esti repripensata.

Mi eĉ povas imagi, ke oni prefere uzu aliajn rimedojn por agnoski kaj respekti la klopodojn de la programkontribuintoj. Ekzemple oni povus iam fari apartan programpunkton "ronda tablo de la programkontribuintoj" kun senkostaj kuko kaj trinkaĵoj. Tio certe ne plimultekostus, sed la ĉiamaj penoj pri la rabatoj (ankaŭ de la administra flanko) ĉesus finfine. Sed kompreneble tio estas vidpunkto de averaĝe riĉa okcidenteŭropano...

(Reply to this)(Parent)

ideo de rabato
[info]kunar
2006-01-11 04:46 pm UTC (link)
"La demando ĉiukaze estas, kial homoj ricevu rabaton. Rabatoj ja plimultekostigas la renkontiĝon por ĉiuj. Ju pli da homoj postulas rabaton, des pli devas la aliaj pagi."

Tio estas absolute unuflanka rigardo al la afero, nome sole al la kostoj. Se la sola celo estus minimumigi la kostojn, tiam tute ne rajtus okazi programo!

Ĉu indas fari elspezon, ankaŭ influas la (atendita) utilo. Bona programero distras aŭ pensigas la partoprenantojn. Se ili estas kontentaj, ili venos la sekvan fojon al la renkontiĝo. Do reale partoprenantoj kaj organizantoj profitas de bona programero. Tial indas doni rabatojn al kontribuantoj, kiuj elspezas forton, tempon kaj nervojn por bone prepari sin aŭ por surloke forte labori.

Similan argumentadon, kiu neglektas la socian utilon, mi trovas ĉe la propagando por la enkonduko de studokotizoj. Ties subtenantoj argumentas, kvazaŭ studanto estus la sola persono, kiu profitas de studado. Tiu vidpunkto tamen estas kontraŭ la ideo de merkata ekonomiko: Tie ja ĉiu agas tute egoisme kaj tamen vole nevole kontribuas al la socia bonfarto.

"Origine la rabatoj estis verŝajne elpensitaj por homoj, kiuj sen rabato ne povas veni al IS pro monaj kialoj."

Mi nur povas averti pri blinda spekulado! Vi ne scias, kia la Internacia Seminario estis antaŭ 2000. Dum multaj jaroj oni invitis verajn fakulojn, akademianojn ktp. por prelegi. La kvalito de la kontribuoj estis averaĝe multe pli alta, eĉ kiam pli kaj pli la partoprenantoj mem transpreni la kontribuojn. Unu grava diferenco estas, ke oni hodiaŭ ŝajne ne plu aktive serĉas interesajn kontribuantojn, sed prenas ĉiun, kiu sin proponas. Kredu min, ke mi certe ne elspezus miajn fortojn por bone prepari min, se mi ne ricevis rabaton por tio.

"Mh, justeco simple ne ekzistas ;-)"

Kompreneble ekzistas la perfekta kotizosistemo! Ĝia enkonduko gvidus al senlima justeco!

(Reply to this)(Parent)


[info]aindreas
2006-01-07 11:03 pm UTC (link)
La aligatorejo sonas ege amuze, sed ankaŭ tre malfacile! Mi tute komprenas kion vi diras pri nekompreno de tre naciaj akĉentoj. Neniam mi parolas Esperanton vizaĝe-al-vizaĝe, sed kiam mi parolas telefone kun Esperantistioj el (ekz.) Germanujo, aŭ Nederlando mi trovis ĝin iom malfacile kompreni ilin en la komenco … kaj ofte timigas min paroli kun Esperantistoj kies scio estas pli bone ol mia, aŭ kiu parolas tre rapide -- por ke iam mi simple evitas interparoladon, kiu ja fari tion estas aĉe, sed mi tro timas. =P

(Reply to this)

kantoj, filmoj, ludoj
[info]kunar
2006-01-08 01:57 am UTC (link)
"iun kanton de [info]kunar, kio estas verŝajne malnova kanto de iu grupo kies nomon mi ne memoras"

Dum la koncerto de Amir estis:
- Feliĉe (de Esperanto Desperado)
- Mi kaj ŝi (de Amplifiki)
- Misteroland' (de La Kuracistoj)
- Kisu min, ho kara (de La Kuracistoj)
- Junula amo (de La Kuracistoj)

Dum la novjara koncerto estis:
- Westerland (de La Kuracistoj)
- Somera temp' (de Amplifiki)
- Ĉu jam ĉio? (de La Kuracistoj)

"Mi kaj a2na pensas ke absurdas montri filmojn tiom malfrue (je la 1-a horo matene!) ĉar multaj homoj simple ne emas resti veka tiom malfrue por spekti filmon. Kaj la tago programo havis malplenajn horojn post matenmanĝo kaj vespermanĝo, kio eĉ pli pensigis nin >>Kial ne montri filmojn ankaŭ en mateno aŭ vespero?<<"

Spektado de filmoj iĝis regula evento dum mia tempo kiel IS-organizanto. La programo tiam estis tiom plenŝtopita, ke simple neniam alitempe eblis fari tion. La duhora paŭzo inter vespermanĝo kaj la vespera programo estis fakte multe tro longa; tio ja sufiĉintus por propra programo! La vespera programo devintus komenciĝi plej malfrue duonan post la oka, sed prefere jam je la oka.

Cetere vi ne estas la unua, kiu dezirus montri / spekti la filmojn tage. Tion ankaŭ alia persono diris al mi. Krome nokta filmo dum tiom eta IS (176 partoprenantoj estas rekorde malmultaj!) fortiras tro multajn homojn de la aliaj programeroj (trinkejo, diskoteko, gufujo). Tion mi rimarkis ekzemple en la diskoteko, kiu almenaŭ dum la lastaj du noktoj ne povis funkcii bone antaŭ la finiĝo de la filmo.

"Mia sola propono por plibonigi la ludsalonon estas havi paperon kun oftaj ludterminoj (ekzemple pri ludkartoj, ŝakpecoj, ktp) en Esperanto."

Bona ideo! Kial ne fari tion iom post iom? Post tiu ĉi IS mi pretas traduki la regulojn de "Mamma mia!", tre rapide lernebla kartludo, kiu tre taŭgas por Esperantujo. Mi instruis ĝin en Xanten al diversaj homoj kaj tio facile funkciis.

Plie mi memoras ke ekzemple Petra Dückershoff (por kontaktadreso vidu la KoKoLoRES-paĝon) jam antaŭ jaroj tradukis la regulojn de germanaj kartludoj. Till Schönberner dum alia IS havis propran programeron pri kartludoj. Iu iam tradukis "Die Siedler" al Esperanto ktp. - do vi vidas, ke principe jam multa laboro estas farita kaj ke nur necesas elfosi kaj rekolekti ĝin!

"Finfine plej bona afero estis pasigi novjaran feston kun koramikino, unuafoje dum tro multaj jaroj. Mi ofte miras kaj dankas pro hazarda renkonto en Helsinko kiu finfine kondukis min al ĉi tiu punkto en la vivo. mi olin e jan ana."

Mia plej bona IS ankaŭ estis tiu, kiun mi pasigis kun koramikino. "Amo estas la plej bona afero!", kiel diris Blur en "Tender"...

(Reply to this)


[info]elgrande
2006-01-08 03:26 pm UTC (link)
Jes, la filmoj vere estis montritaj je strangaj tempoj.

"Cetera problemo estas ke fojfoje mi ankoraŭ malbone komprenas iujn Esperantistojn, pro rapida aŭ malklara parolo, aŭ pro forta nacia akĉento, kaj tio ĝenas min ĉar tiu problemo aŭskulta aperas en mia lingva lernado ĝenerale (ne nur pri Esperanto), mi rimarkas. "

Min mirigis, kiel bone mi ĉiun komprenis kaj kiom malmulte la akĉentoj ĝenis min. Sed nu, plej multaj homoj ja parolis per Germana akĉento kaj tiu kompreneble ne kaŭzas problemojn al mi. Sed ĵus reveninte el Nov-Jorko mi denove devas konstati, ke ankaŭ por mi la aŭdkompreno estas la plej malfacila afero pri lingvolernado. Sufiĉas malmulte da bruo por tio, ke por mi la aŭdkompreno fariĝas nekredeble malfacila.

Mi pensis pri tio, ke por vi la Germana akĉento eble tial kaŭzis problemojn, ĉar multaj Germanoj foje elparolis la "i" "malforte" kiel en la Angla vortoj "miss", "pin" ktp. Se vi ne povas distingi "pin/pen", tiam verŝajne ofte "vin" sonis kvazaŭ "ven'" al vi ktp.

Pri via akĉento: Mi ne scias, ĉu vi konscias pri tio, sed via "o" en Esperanto tre ofte sonas kiel "oŭ", precipe la fina "o" kiel en "amiko(ŭ)". Ĉar "oŭ" ne kutimas en Esperanto, tio tamen ne vere ĝenas.

(Reply to this)(Thread)


[info]goulo
2006-01-08 03:35 pm UTC (link)
Mi ja konscias ke mi trolongigas/diftongigas vokalojn, precipe o. Supozeble tiu emo oftas inter usonanoj. Estas daŭra batalo ne fari ĝin. Mi ŝatas imagi ke mi pliboniĝas, sed mi ne scias. :)

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…