| russ ( @ 2005-07-07 01:58:00 |
paheli
Paheli (Mistero) estas inda barata filmo, kiu miksas la iom absurdan popularan stilon de Bollywood kun pli serioza stilo. La rakonto memorigis min kaj Jason pri la arabaj rakontoj de la 1001 noktoj, kun romantiko, magio, aventuro, ktp en malnovaj fantaziaj tempoj. Temas pri novedzino kies edzo forlasas ŝin tuj post la nupto por vojaĝi komerce kvin jarojn, kaj kiu ŝajne ne tre amas ŝin. Sed iu fantomo enamiĝis kun ŝi kaj ekaspektas kiel la fora edzo por loĝi kun la edzino, kiu amas lin pli ol sian edzon kaj decidas akcepti lin kiel amaton. Kompreneble tia aŭdace malhonesta sed pasia amafero ne povas daŭri por ĉiam, do problemoj ekas. Ni ambaŭ ĝuis la filmon multe. La rolado sufiĉe bonas, kaj mi diru ke la novedzino (rolita de Rani Mukherjee) tute belegas. La muziko tre plaĉis. La kostumoj kaj scenoj bonegis. Plurfoje la filmo kortuŝis, kaj fojfoje amuzis. La kelkaj Bollywood-scenoj kun amasdancado impresis, kvankam mi ne emas ĝui tiajn scenojn de sensenca dancado en la mezo de serioza rakonto. La fino de la filmo ŝajnis ambigua aŭ mi, pri la demando ĉu feliĉas aŭ ne. Supozeble feliĉas, sed mi pensas ke la sorto de la edzo perturbe maljustas.