| felicx ( @ 2006-01-01 16:11:00 |
| Entry tags: | esperantujo |
Impresoj de la IS en Ksanten
La ĉijara IS estas laŭ mi kaj laŭ multaj aliaj tute alia ol la pasintaj. Venis entute nur ĉirkaŭ 170 partoprenantoj, dum en la antaŭa jaro ankoraŭ estis multe pli ol 200. Tio tute ŝanĝas la etoson. Estas ĝi iom pli trankvila kaj fakte ne tiom hasta kaj streĉa. Tio ebligas pli bonan konatiĝon kun la partoprenantoj kaj tio ja ankaŭ agrablas.
La organizado (kaj laŭ organizanta kaj laŭ organizata vidpunkto) estas bonega kaj senproblema. Mi tre ĝojas pro la vegetaĵa manĝaĵo. Bedaŭrinde la junulargastejo ne sekvis la de mi proponitan menuplanon, kiu certe ne estintus pli multekosta, sed eble ankoraŭ pli bongusta. Tamen entute oni neniel povas plendi pri la manĝaĵoj. Ili estas simple bonegaj. Kaj la junulargastejo entute estis tre bone elektita, la junulargastejestroj estas tre tre kunlaboremaj kaj malfermaj. Ekzemple kvankam ili havas interretkomputilan aŭtomaton en la enirhalo, ili disponigis al ni senkoste la retaliron en iu ĉambro, en kiu do homoj (kiel ekzemple mi) per propra aŭ fremda komputilo senkoste retumi tiom longe kiel ili volas. La manĝtempoj de la matenmanĝo estis senproblemo ŝanĝitaj kaj nun estas ĉiutage de la 9a ĝis 11a. Tagmanĝo estas je la 12a. Do oni vere nenial povas plendi.
La taga programo estas bonega. Ŝajnas al mi, ke la temo "Religio" estas tre grava por multaj homoj, kaj ke bonas, ke finfine oni "oficiale" volas, ke oni pri tio parolu. Tio plifaciligas al homoj malferme paroli pri siaj aliroj kaj opinioj kaj mi jam ĉeestis kelkajn tre interesajn diskutojn.
Mia unua prelego pri veganismo kaj bestaj rajtoj sukcesis, la dua iom silsukcesis laŭ mi, mi devintus iom plibone prepariĝi, kaj kelkajn aferojn ne sciis, domaĝe. Tamen entute ŝajne plaĉis al homoj.
La novuloj, kiuj ĉeestas en la ĉijara IS, preskaŭ senescepte jam tre bone parolas Esperanton. Ĝojige!
Morgaŭ mi jam forveturos al Grenoble... triste iel. Mi esperas, ke la alveno en Grenoble estos tamen ne tiom malbona, ke mi pentos foririnti el IS kaj el Vroclavo. La lastan mi tamen certe pentos...