Li Changlu ([info]celumio) wrote,
@ 2003-10-27 16:34:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Imago en neĝo
Imago en neĝo(reviziite)

Ho kvietas tiel blanka mondo!
Neĝ’ disfalas kontraŭ skvama ondo.
Tie jen l’ ansero brave naĝas.
Homoj vintre plonĝi ja kuraĝas.
Neĝo plene kovras velkajn kanojn.
Ni tre volas por varmig’ kabanojn.

La rivero sub la ponto Fluas.
L’arboj kun neĝer’ en vento skuas.
Ni kabanon vidas tra la arboj.
Blanko solas sen pli kromaj farboj.
Neplu benke estas ŝi ekstere.
Kial l’amo vivis efemere?

Neĝo dike vindas arbajn branĉojn.
Donu ne al ĝi senkore tranĉojn!
Fono blanka belas kiel jado.
Kie estas linda vi en pado?
Ĉe l’ arbeto restis via kiso.
Eĉ se punu min ne per la diso.

Varfe estas via spur’ neĝplena.
Serĉas mi vin en aŭror’ matena.
Pene mi nenion vidas fore.
Vane eĉ vin benas mi elkore.
Neĝo plue kovras velkajn kanojn.
Frosta vento mordas miajn manojn.


Mi verkis tuj la poemon post mia reveno de Pekino, kiam mi spektis la fotojn fotitajn de S-ro Fan Baiquan. Mi ŝategas la fotojn, kiuj estas tre tre kvietaj kaj pacaj.
Celumio 2003-10-27

Mi denove reviziis la poemon. Kompreneble certe,ankoraŭ, ankaŭ troviĝas iaj eraroj en ĝi, tiel, mi petus vian ĝustigon. Andaŭdankojn!
Celumio2003-12-14


Imago en neĝo(por konservita)

Kiel kvieta estas la blanka mondo!
Neĝo disfalas jam sur la skvama ondo.
La kuraĝa ansero netime frontas
al frosto. Homoj duran glacion sondas.
La blanka neĝo kovras velkitajn kanojn,
Jen ni serĉas varmigajn lignajn kabanojn.

Fluas la rivereto sub la fost-ponto,
Arboj kun neĝo iras vice al fronto.
Nian kabanon mi vidas tra la arboj,
Blanko farbate estas sen kromaj farboj.
Neplu fraŭlino benke estas ekstere,
L’amo perdiĝis tiel ja efemere.

Kiel kristalaj estas la arbaj branĉoj!
Mi ne renkontis vin en kelkaj dimanĉoj.
Fono arĝenta belegas kiel jado,
Kie figuro via estas en pado?
Ĉe la arbeto sola restis nia kis’,
Tamen hieraŭ vi sciigis min pri “Ĝis”.

Varfe mi trovas vian spuron neĝplenan,
Vi jam fandiĝas en aŭroron matenan.
Jen mi nenion pene vidas forfore,
Mi ja sopiras al vi vere elkore.
Neĝo ankoraŭ kovras velkitajn kanojn,
Frosto turmentas senkore miajn manojn.


Mi verkis tuj la poemon post mia reveno de Pekino, kiam mi spektis la fotojn fotitajn de S-ro Fan Baiquan. Mi ŝategas la fotojn, kiuj estas tre tre kvietaj kaj pacaj.
Celumio 2003-10-27


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…