| axel584 ( @ 2005-02-17 17:52:00 |
Kiel sufiĉe malefike perdi tempon ?
Kiel vi jam scias, ĉiuj esperantistoj havas tro da tempo kaj penas perdi ĝin. Do, ni devas trovi solvojn por forfuĝigi ĝin sen efiko.
Ekzistas pluraj solvoj, kaj mi klarigos kelkajn el ili :
- vi povas partopreni al prelego kies temo proksimiĝas al lingvoj, kaj paroli pri esperanto antaŭ personoj kiuj kredas ke esperanto havas nek kulturon, nek libraron, nek denaskulojn. Kaj mi afable provas klarigi la malfacilan lernadon de fremdaj lingvoj (kompreneble, la aliaj partoprenantoj klarikas al vi ke oni facile povas lerni lingvon post 6 monatoj se la instruado estas sufiĉe bona)
- vi povas plenigi blogon, kiun neniu legas.
- vi povas traduki programojn/retpaĝojn/librojn, kiu jam ekzistas en dekoj da aliaj lingvoj.
- vi povas iri al la kinejo por vidi malbonan filmon, kiel "Iznogoud" ekz.
Ĉar mi jam faris la 3 unuajn, mi rezignos pri la 4a kaj ŝparos tiel, iom da tempo.