Amikoj's Friends
[Most Recent Entries]
[Calendar View]
[Friends View]
Below are the most recent 8 friends' journal entries.
| Tuesday, October 7th, 2008 | |
elna_blogoj
|
5:28p |
|
| Friday, October 3rd, 2008 |
kvarko
|
4:36a |
| Wow. You don't expect to be in New Zealand, open a national newspaper, and see a friend from the US pictured on the front page: | Nekredeble. Oni ne atendas esti en Nov-Zelando, preni tutlandan taggazeton, kaj vidi amikon usonan sur la frontpaĝo: | 
 | | That's Miko Sloper, an Esperanto-speaker who starred as the philosopher father in the Esperanto instructional video series Pasporto al la Tuta Mondo. I met him a few times when he lived in California. For the past year, he was a teacher in Bangalore, India -- he was the one who gave me the contact info for Venki (the Esperanto-speaker that I met up with when I was just there). Now that he's back in the US, he decided to go to Washington DC and stand in front of the White House dressed as Uncle Sam with a sign supporting Obama, with the idea that he'd appear in photos taken by tourists and become sort of a viral image ... getting the image of Uncle Sam supporting Obama into people's minds. But don't take my word for it; you can read his blog. | Tio estas Miko Sloper, Esperanto-parolanto kiu rolis kiel la filozofa patro en la Esperanta instrua vidbend-serio Pasporto al la Tuta Mondo. Mi renkontis lin kelkfoje kiam li loĝis en Kalifornio. Dum la pasinta jaro, li estis instruisto en Bengaluro, Barato -- estis li kiu donis al mi kontaktinformojn por Venki (la Esperanto-parolanto kiun mi renkontis dum mia ĵusa vizito). Nun ke li estas denove en Usono, li decidis iri al Vaŝingtono kaj stari antaŭ la Blanka Domo vestite kiel Onklo Sam (homa simbolo de Usono) kun ŝildo indikanta subteno al Obama; la ideo estas ke li aperos en fotoj de turistoj kaj fariĝos kvazaŭ virusa [disvastiĝega?] bildo ... metante en la menso de multaj homoj la bildon de Onklo Sam subtenante Obama-n. Sed ni fidu nur min; vi povas legi lian blogon. | | Honestly, that really freaked me out. I opened the fold and jumped back and managed to say to my mom and brother, "I know that guy!" | Vere, mi tre surpriziĝis. Mi malfermis la faldon kaj saltis malantaŭen kaj sukcesis diri al mia panjo kaj frato, "Mi konas tiun ulon!" | | Pictures in the Dominion Post (a Wellington-based national paper) give credit to staff photographers or mention the service, like Reuters, that the picture comes from. But this picture has no credit. I thought they must have grabbed it off the Internet. But then I saw that there was an AP article on October 2nd which featured a photo of him. In fact, there seem to be a few photos of him available from the AP. | Apud fotoj en Dominion Post (landa ĵurnalo Wellington-bazita) estas la nomo de la dungita fotisto kiu fotis aŭ de la servo, kiel Reuters, kiu provizis la foton. Sed ĉi tiu foto ne havas nomon. Mi supozis ke la gazeto prenis ĝin el la interreto. Sed poste mi rimarkis ke estis artikolo de AP la 2an de oktobro kiu enhavis foton de li. Fakte, ŝajne estas pluraj fotoj de li haveblaj de AP. | | Edit: I should mention that Miko is a pretty good actor and singer and give a link to a video of him singing from the Pasporto series. | Redakto: Mi menciu ke Miko estas bona aktoro kaj kantanto kaj mi donu ligon al filmeto de li kantante de la serio Pasporto. | |
| Wednesday, October 1st, 2008 |
kunar
|
11:45p |
Kaj la koloroj brilas Ankoraŭ indas unufoje skribi pri la disketoj de la dua Klee-albumo "Jelängejelieber". Se oni kunmetas la enhavon de la kvar diskoj, oni ricevas sep kantojn de la albumo kaj du de la antaŭa. Fakte eĉ estas du el tri disketoj de la albumo "Unverwundbar", nur mankas la tria disketo "Lichtstrahl". Kompreneble ne ĉiam temas pri la samaj versioj, fakte nur trifoje. Sed la alternativaj versioj foje pli plaĉas al mi. Tio validas por la ruslingva versio de "Nicht immer aber jetzt", kiun mi metis al mia disko por mia unua vojaĝo al Rusujo. Same tio validas por la Cinerame-reludversio de "Erinner Dich", kiu klare venkas kontraŭ la originalo. La muziko estas gitare roka kaj ne elektronike popa. Tre interese, ke Usonanoj pli bone interpretas germanlingvan kanton ol Germanoj malgraŭ malpli bona prononcado! En la reludversio la ĉefa kantisto estas viro kun virino en la malantaŭo. Imprese, ke tio pli plaĉas al mi ol la originalo. La kantistino de Klee havas bonan voĉon, sed ĉifoje la iom glata-plata aranĝado nenecese paligas la kompletan impreson. La tipa enhavo de disketo troviĝas ankaŭ ĉe la kvar diskoj en diversaj varioj. Mi ne listigas videojn kaj bildojn, sed nur la muzikajn trakojn mem: 2 Fragen
- 2 Fragen (Radioversion)
- 2 Fragen (Albumversion)
- 2 Fragen (Original-Demo Januar 2004)
- Nicht immer aber jetzt (Russisch)
Gold
- Gold
- Wenn Dich die Liebe trifft
- Erinner Dich
- Targa & Mike Litt Session Mix
Tausendfach
- Tausendfach (Radioversion)
- Tausendfach (Albumversion)
- Red nicht von Straßen
- Mein Geheimnis (live)
Für alle die
- Für alle, die (Radioversion)
- Keine zehn Pferde (live)
- Wunschfrei (live)
Evidente la tria disketo estas la plej bona kompare al la aliaj tri. Ke mi ne metis ĝian A-flankon al la kvara eldono de mia kompilo kun germanlingva muziko, sed la A-flankon de la dua disketo, havas du kialojn: Unue la spaco sufiĉis nur por la pli mallonga versio. Mi preferas tamen ĝenerale la albuman version. Due mi jam havis sufiĉe multajn melankoliajn kantojn sur la kompilo kaj volis havi unu pli rapidan, danceblan anstataŭe. Current Mood: calmCurrent Music: Klee: Wunsch frei (live) |
| Tuesday, September 30th, 2008 |
kunar
|
11:45p |
Tiom bela tag' La du plej gravaj germanlingvaj punkrokgrupoj, Die Ärzte kaj Die Toten Hosen, havas interesan rilaton unu al la alia, kiun oni foje komparas al tiu inter "The Beatles" kaj "The Rolling Stones". Plej interese, ke dum "Die Ärzte" ofte mencias, ke ilin influis "The Beatles", "Die Toten Hosen" ludis kiel antaŭgrupo por "The Rolling Stones". Kaj se oni demandus min "Ĉu Ärzte aŭ Toten Hosen?", mi elektus la unuan, same kiel ĉe la demando " Ĉu Beatles aŭ Rolling Stones?". Ĝis hodiaŭ mi posedas nur du albumojn de "Die Toten Hosen". Unu el ili, Damenwahl, mi aĉetis kiam mi kompilis diskon por mia unua vojaĝo al Rusujo. Jam jarojn antaŭe mi akiris la albumon " Kauf MICH!". Ĝi aperis en la jaro 1993, same kiel la albumo " Die Bestie in Menschengestalt" de "Die Ärzte". Fakte de ambaŭ albumoj mi metis po unu kanton al mia kvara versio de kompilo kun germanlingva muziko. Iom ĝenis min eltrovi, ke la trakolimoj de "Kauf mich!" ne komplete kongruas al la komencoj kaj finoj de kantoj. Tial mi devis ripari tion mane kiam mi MP3-igis kelkajn kantojn. La albumo bone montras, kial mi preferas "Die Ärzte". "Die Toten Hosen" havas nur unu ĉefan kantiston, kiu krome montras malmultan varion en la voĉo. Anstataŭ alta kantado li ofte prezentas kriadon. (Jen denove io, kio memorigas min pri la diferenco inter "The Beatles" kaj "The Rolling Stones".) Necesas aldoni, ke la kantisto de Die Toten Hosen tamen bone solvis tion ĉe la pli frua sukceso "Hier kommt Alex" kaj li bone kantis je la posta verko " Nur zu Besuch". Alia kritikpunkto estas ke ĉiam eksonas la samaj instrumentoj - kaj same. La nura vario konsistas en la infana ĥoro ĉe "Wünsch Dir was", kiu mirakle estas eĉ bona kaj ne ĝena. La kantoj temas pri konsumkritiko aŭ estas direktitaj kontraŭ novnaziuloj. Krome oni trovos unu romantikan pecon kaj kelkajn malseriozajn. Se oni komparas la politikan kanton "Sascha, ein aufrechter Deutscher", ĝi klare perdas kontraŭ la furora " Schrei nach Liebe", kiun "Die Ärzte" publikigis sur sia albumo "Schrei nach Liebe", do dum la sama tempo kaj pri la sama temo. Aliflanke la kanto " Deine Schuld", kiu aperis sur la "Die Ärzte"-albumo "Geräusch" en 2003, similas al "Wünsch Dir was". Ie mi legis, ke Farin Urlaub (kantisto kaj gitaristo de "Die Ärzte") ŝerce komentis, ke "Deine Schuld" estas la plej bona kanto de "Die Toten Hosen", kiun ili ne skribis (aŭ simile). "Gute Reise" de "Die Toten Hosen" el la albumo "Kauf mich!" memorigas min pri la kanto " Mysteryland" de Die Ärzte. Ambaŭ kantoj havas similan sonon kaj la tekstoj enhavas similajn bildojn pri vojaĝo, strangaj aferoj kaj alia lando. (La due menciitan kanton mi tradukis al Esperanto. La traduko nomiĝas Misteroland'.) Fine de "Kauf mich!" troviĝas ankoraŭ sekreta kanto. Tie okazas finfine alta kantado kaj bona malantaŭa kantado. Entute mi vere ŝatas la kantojn "Wünsch Dir was" kaj "Hot-Clip-Video-Club". Krome meze bonaj estas "Gute Reise" kaj "Der letzte Tag". Por albumo de "Die Ärzte" tio estus magra rezulto, sed por verko de "Die Toten Hosen" tio ŝajnas normala. Current Mood: okayCurrent Music: Die Toten Hosen: Der letzte Tag |
|
elna_blogoj
|
4:39p |
Ĉu aliaj esperanto-usa-anoj aktiviĝas en Ipernity? http://esperanto-usa.org/en/node/1205 Mi bedaŭrinde ne havas multan tempon por aktiviĝi, tamen por mi Ipernity (ipernity.com) estas tre alloga ttt-ejo. Multaj Esperanto-parolantoj jam partoprenas, tamen mi ne vidas ofte aliajn usonanojn, kvankam kompreneble, estas kelkaj.
Se vi ne ankoraŭ vizitis la ttt-ejon, bonvolu iru tien, kaj eble vi ankaŭ interesiĝos! |
| Thursday, September 25th, 2008 |
kvarko
|
6:48a |
| Earlier, I posted about New Zealand commercials. I figure I could do the same about some that I saw in India. | Antaŭe mi afiŝis pri televid-reklamoj nov-zelandaj. Mi supozas ke mi povas same fari pri reklamoj kiujn mi spektis en Barato. | | Well, the first thing I want to mention isn't a commercial, but a billboard ad that I saw around town. It had a little girl on the phone and the text "Lowest STD rates in India from BSNL". It stands for Subscriber Trunk Dialing and just means non-international long distance calls. You often see signs advertising "STD/ISD/Local Calls". BSNL is a telecom. I don't think the sign was intended ironically. | Nu, la unua afero kiun mi mencios ne estas televida, sed surŝilda afiŝo kiun mi vidis tra la urbo. La afiŝo enhavis foton de knabino tenanta telefonon kaj la tekston "Plej malaltaj elcentoj de STD en Barato de BSNL". En usono, en la angla, STD signifas "Seksume Transdoneblaj Malsanoj" (venereaj malsanoj). Sed ŝajnas ke en Barato, ĝi havas telefonan signifon: trunk-vokado de la luanto mem. Ofte en la urbo oni vidas ĉe butikoj "STD/ISD/Local Calls", kiu signifas la tri specoj de telefonvokoj kiuj eblas (enlanda longdistanca, internacia, kaj loka). BSNL estas telefon-firmao. Mi supozas ke la dusenco de la slogano estis tute ne intenca. | | An appropriate segue from there is a commercial for the website condomcondom.org. I really had no clue what these commercials were about until I asked someone. They're a public service message encouraging people not to be shy about asking for condoms at the store (in an effort to prevent the spread of HIV). It involves an obnoxious guy who is handed a cell phone and it suddenly starts belting out this ring tone that is just the word "condom" sung over and over (sort of a classical theme sung a cappella using the word "condom"). Go to the website and you can hear it (and download the ringtone, if you want). You can also see the various TV and radio ads (click on "Phase 3" for the ads which I've been seeing). | Laŭ tiu temo, mi menciu la televidan reklamon pri la TTT-ejo condomcondom.org. Mi tute havis neniun ideon pri kio temis ĉi tiuj reklamoj ĝis mi demandis al iu. Ili estas publik-serva kampanjo por kuraĝigi homojn ne timi mendi kondomojn en vendejoj (por kontraŭi la disvastiĝon de HIV). Unu rolulo estas ĝena homa kaj oni donis al li poŝtelefonon kiu subite aŭdigas laŭtan poŝtelefon-sonoron [ĉu ekzistas vorto por tio?] kiu estas nur la vorto "kondomo" kantate ree kaj ree (kiel klasika komponaĵo kantate nurvoĉe uzante nur la vorton "kondomo"). Iru al la retpaĝo por aŭdi ĝin (kaj por elŝuti la sonoraĵon, se vi volas). Vi povas spekti la diversajn televidajn kaj radiajn reklamojn (klaku je "Phase 3" por vidi la reklamojn kiujn mi vidis). | | I also had to ask about a series of commercials which made no sense to me. Well, it helps that none of these commercials are in English, even though I'm watching English TV. This series seemed to be advertising porcelain toilets (a brand called Parryware), but I couldn't figure out how. They all involved some kind of situations where things are going normal and then one person freezes up and, as if it's supposed to explain everything, that person slowly lifts their pinky -- as if they're drinking fancy tea. I asked someone for an explanation and they couldn't understand what the confusion was. I couldn't find any of the commercials that are playing now, but here's an older one that's similar. We went around in circles several times as they tried to explain to me why it's funny, until they realized that lifting the pinky finger must not be an internationally recognized signal! No wonder I didn't understand :) Apparently, in India it means that you want to go to the bathroom. I got to use it once! While on my own I had to ask where the bathroom was, so I subtly flashed my pinky finger while I was asking. | Mi devis demandi ankaŭ pri serio de reklamoj pri kiuj mi povis kompreni nenion. Nu, helpas ke ĉi tiuj reklamoj ne estas en la angla, kvankam mi spektas anglalingvan televid-kanalon. Ĉi tiu serio ŝajne reklamis porcelanan pisujojn (marko kiu nomiĝas Parryware), sed mi ne komprenis kiel. Ĉiuj montras situacion en kiu ĉio estas en ordo ĝis unu rolulo ekhaltas senmove kaj, kvazaŭ ekspliko, malrapide levigas la etfingron -- kiel oni faras kiam oni trinkas teon el luksa taso. Mi petis iun pri ekspliko sed tiu ne povis kompreni la kaŭzon de la konfuzo. Mi ne sukcesis trovi iujn el la serio kiuj videblas nun, sed jen malnova reklamo kiu similas. Kiam ili provis ekspliki al mi kial ĝi amuzas, ni diskutis ronde kaj ronde ĝis ili rimarkis ke eble tiu gesto (levigo de etfingro) ne estas internacie rekonata! Kompreneble mi komprenis :) Ŝajne, en Barato la gesto signifas ke la homo volas iri al la necesjo. Mi eĉ uzis ĝin unu fojon! Dum mi estis sole mi devis demandi pri la loko de la necesejo, do mi montretis mian etfingron dum mi demandis. | | And while I'm here, maybe I'll include some from New Zealand too. Apparently Volkswagen sponsored a film festival and ran a series of ads for it with the slogan "See films differently". Here's the best one from the series: Toy Story is actually a meditation on the trials of puberty and sexuality. There's also videos for Ghostbusters, Star Wars, Mary Poppins, Die Hard, and Lord of the Rings. | Kaj dum mi skribas, eble mi inkluzivu ankaŭ iujn de Nov-Zelando. Ŝajnas ke Volkswagen monsubtenis film-festivalon kaj kreis serion de reklamoj por ĝi kun la frapfrazo "Vidu filmojn malsame". Jen la plej bona el la serio: Toy Story vere estas medito pri la malfacilaĵoj de pubereco kaj sekso. Estas filmetoj ankaŭ por Ghostbusters, Star Wars, Mary Poppins, Die Hard, kaj Lord of the Rings. | |
| Wednesday, September 24th, 2008 | |
elna_blogoj
|
9:35p |
NOREK - 10-12 okt - Eastsound WA - Jaro de Lingvoj http://esperanto-usa.org/en/node/1203 Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco okazos post du semajnoj, 10-12 oktobro, en Eastsound, Vaŝingtonio. La ĉefhotelo estos Outlook Inn. Pro sanproblemo flanke de la ĉeforganizanto (ROS' Haruo) la planado kaj reklamado malbone progresis ĝis nun, tamen esperantistoj el Seatlo kaj Viktorio, kaj espereble aliaj regionaj lokoj, ĉeestos kaj ĝuos la babiladon; ĉiuj estos bonvenegaj, eĉ krokodiloj kaj fremduloj ;-).
read more |
kvarko
|
8:13a |
Free Trade / Libera Komerco | With elections in the US and now with the lending/banking crisis, I'm really assuming this time that my American readers haven't heard about the US joining free trade talks with New Zealand, Singapore, Chile, and Brunei. | Dum alproksimiĝas la prezidenta voĉdonado en Usono kaj nun okazas la prunta/banka krizo, mi vere supozas ĉi foje ke usonaj legantoj de mia blogo ne informiĝis ke Usono eniras diskutojn pri libera komerco kun Nov-Zelando, Singapuro, Ĉilio, kaj Brunejo. | | It started in 2002 as the P3, with just New Zealand, Singapore, and Chile. Brunei joined in 2005, at which point it became the P4, or officially the Trans-Pacific Strategic Partnership Agreement. As you can see, it's countries covering the Pacific rim. The US just announced interest in joining the group, though it will be years before anything becomes final. | Ĝi komenciĝis en 2002 kiel P3, kun nur Nov-Zelando, Singapuro, kaj Ĉilio. Brunejo aliĝis en 2005, kiam ĝi fariĝis P4, aŭ oficale Trans-Pacifika Strategia Partnera Interkonsento. Kiel vi rimarkas, ĝi konsistas el landoj dise laŭ la pacifika rando. Usono ĵus anoncis intereson aliĝi la grupon, tamen pasos pluraj jaroj antaŭ ol io ajn finiĝos. | | New Zealand's largest trading partners, in order, are Australia, US, Japan, China, and UK. New Zealand already has a free trade agreement with Australia and with China (signed in April). An agreement with the US would give them agreements with 3 of the top 5. Among other things, I heard mention that a trade deal would allow New Zealand companies to contract for the US government -- apparently that's not possible with current relations? And many New Zealand farmers hope that a deal will open the US market up to their products. But many people doubt that the US will allow this -- in particular the US will likely not allow things like milk and sugar to be in the free trade. So it's a "free trade but..." agreement :) | La plej grandaj komerc-partneroj de Nov-Zelanado estas, laŭorde, Aŭstralio, Usono, Japanio, Ĉinio, kaj Britio. Nov-Zelando jam havas liber-komercan interkonsenton kun Aŭstralio kaj kun Ĉinio (subskribita en aprilo). Interkonsento kun Usono donus al ĝi interkonsentoj kun 3 el la unuaj 5. Inter aliaj aferoj, estis mencio ke komerca interkonsento donus al nov-zelandaj firmaoj la rajton kontrakti kun la usona registaro -- ŝajne tio ne eblas laŭ la nuna rilato, ĉu? Kaj multaj nov-zelandaj farmbienisto esperas ke interkonsento ebligos por siaj produktaĵoj eniron al la usona merkato. Sed multaj homoj dubas ke Usono permesos tion -- aparte, malprobablas ke Usono permesos varojn kiel lakton kaj sukeron partopreni en la libera komerco. Do ĝi estus interkonesento de "libera komerco sed..." :) | | One of the TV news programs here had an expert on the program to talk about this. He said that free trade is great and everyone is for free trade, but that New Zealand should be careful when dealing with the US because -- gasp -- the US lies and bullies. He pointed out that Australia entered into a free trade agreement with the US a few years ago, but since then Australia's trade has actually suffered. People in New Zealand were upset at the time, saying "Look what Australia got! Why not us?!" But looking back, he says it hasn't been so great for Australia. He stressed that smaller countries should try to stick together and not allow themselves to be bullied by the US which goes around picking and choosing which markets it wants to get free trade with, but that, in the end, there's really very little they can do against the US. | Unu el la televidaj novaĵ-programoj ĉi tie montris intervjuon pri ĉi tio kun komerca spertulo. Li diris ke libera komerco estas bonega kaj ke ĉiu subtenas liberan komercon, sed ke Nov-Zelando estu zorgema kiam ĝi kontraktas kun Usono ĉar -- ne surprize -- Usono mensogas kaj perfortas. Li atentigas ke Aŭstralio akceptis liber-komercan kontrakton kun Usono antaŭ kelkaj jaroj, sed ekde tiam la komerco de Aŭstralio fakte suferis. Homoj en Nov-Zelando tiam koleris, dirante "Rigardu kion akiris Aŭstralio! Kial ni ne havas tion?!" Sed rigardante nun, li indikas ke la interkonsento ne estis bona por Aŭstralio. Li emfazis ke malgrandaj landoj provu kuniĝi por kune ne permesi ke ilin perfortu Usono, kiu nun uzas sian forton por elekti kiujn merkatojn liberigi kaj kiujn ne. Sed li akceptas ke vere estas malmulte kiun tiuj landoj povas fari kontraŭ Usono. | | Perhaps New Zealand's biggest worry is that a deal with the US will require dismantling PHARMAC, New Zealand's Pharmaceutical Management Agency, which is responsible for the low cost of drugs in New Zealand. Apparently, pharmaceutical companies in the US aren't happy about this and would like to charge higher prices in New Zealand. | Eble la plej granda zorgo de Nov-Zelando estas ke interkonsento kun Usono postulus malmunton de PHARMAC, Farmaciaĵ-Estrada Departamento [?] de Nov-Zelando, kiu kaŭzas la malaltajn prezojn de farmaciaĵoj (medikamentoj) en Nov-Zelando. Ŝajne, famaciaĵ-firmaoj en Usono ne feliĉas pri tio kaj volus doni pli altajn prezojn al siaj varoj en Nov-Zelando. | |
|
|
|