| felicx ( @ 2004-11-25 18:25:00 |
| Current mood: |
varbkampanjo en printempo 2005
En somero 2005 estos pluraj grandaj Esperanto-aranĝoj en Eŭropo, nome la IJK, la IJS, kaj la FESTO. Bona okazo varbi por tio en Germanio inter junuloj.
Laŭ la ideo de JEFO, kiu pasintseptembre faris varbadon per flugfolietoj, ni volas varbi, tamen iomete alimaniere, nome kun la ideo "Se vi nun eklernas Esperanton, vi povas jam somere partopreni tiujn renkontiĝojn". Ni varbos per kartetoj en DIN-A8, kvarkoloraj ambaŭflanke sur 250g-papero. La interesatoj estu allogitaj al nia (tiam jam prilaborita) paĝaro, ekzemple al la adreso esperanto.de/nun.
La aspektigon faras Olaf Welling, profesia grafikisto el Hamburg por ni senkoste. La eldonkvanto estu sufiĉe alta, ekzemple 100'000 ekzempleroj (kiuj kostus cetere nur ĉ. 300 EUR). La kostojn transprenos la Germana Esperanto-Asocio, nia plenkreskula organizo.
La disdonado okazos de aprilo ĝis junio en multaj urboj, por ĝi ni daŭre serĉas volontulojn. Se 111 disdonemuloj sin anoncas, tiam ĉiu disdonos 900 ekzemplerojn ene de tri monatoj - facile farebla kvanto, se oni supozas, ke oni povas pohore disdoni 100.
Pliaj informoj pri la agado estas germanlingve en nia paĝaro.
Se vi havas demandojn aŭ instigojn, ne hezitu komenti ĉi tie aŭ kontakti min